目次へ

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

magnifico94,2009年12月8日の

メッセージ: 67

言語: Esperanto

Roberto12 (プロフィールを表示) 2009年12月18日 15:57:32

Roberto12:Se vi anstataŭigas la vorton "hodiaŭ", la anstataŭigo estu:

ĈI-TAGE
Viaj opinioj ?

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2009年12月18日 17:13:16

[Laste redaktita je 2009-12-18 21:40]

Saluton!

Roberto12:
Roberto12:Se vi anstataŭigas la vorton "hodiaŭ", la anstataŭigo estu:

ĈI-TAGE
Viaj opinioj ?
ĉi-tage = en tiu ĉi tago

Tiu ĉi tago povas esti la hodiaŭa, sed ne nepre.

1-e Imagu frazon en rakonto:

Ĉi-tage mi vizitis la retejon de lernu! kaj ĝi eĉ funkciis.

Ĉu vi ŝanĝus ĉi-tage al hodiaŭ?

Aŭ eble al hieraŭ?

2-e Imagu frazon en plano:

Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.

Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?

Kolonjano

Vilius (プロフィールを表示) 2009年12月18日 18:20:12

Rogir:Trafe, sed eble iom ofende.
Sendinte tiun mesaĝon mi mem ekpensis tiel. Sed la forumo ne permesas forigi proprajn mesaĝojn..
Certe mi ne celis ofendi aŭtoron de la fadeno aŭ iun alian.

horsto (プロフィールを表示) 2009年12月18日 19:53:37

KoLonJaNo:
Imagu frazon en plano:
Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.
Trankviliĝu!
KoLonJaNo:
Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?
Me esperas ke tio okazos neniam.

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2009年12月18日 20:57:19

Saluton!
horsto:
KoLonJaNo:
Imagu frazon en plano:
Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.
Trankviliĝu!
Ne maltrankviliĝu! rideto.gif

Nur temas pri ekzempla frazo, do ne citaĵo el mia sekreta taglibro. okulumo.gif

[Fakte mi eĉ ne havas pafilon nek scias, ĉu eternaj reformemuloj estas proksimaj al mia hejmo.

Verŝajne daŭrus tre longe trovi, ĉasi kaj fine eĉ trafi ilin.

Kaj mi ja estas pigrulo.

Do tiuj mortos certe pro tute aliaj kialoj.]
KoLonJaNo:
Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?
Me esperas ke tio okazos neniam.
Ĉu do laŭ vi ĉi-tage povas signifi ankaŭ neniam? okulumo.gif

Kolonjano

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2009年12月18日 21:23:09

Saluton!

Rogir:Trafe, sed eble iom ofende.
Apenaŭ eblas tute eviti ofendiĝemulojn.

Sed plenkreksulo, kiu pretervidas la mienvinjeton kaj libervole alklakas la ligilon por vidi bildon de mangesto, kiu en iuj kulturoj estas ofenda, kaj tiam koleriĝas, tiu ja ricevu rekompence violkoloran steleton pro sia hipokriteco.

Vilius:Sendinte tiun mesaĝon mi mem ekpensis tiel. Sed la forumo ne permesas forigi proprajn mesaĝojn..
Se oni nepre volas submetiĝi al konscienca memcenzurado: Eblas redakti la mesaĝon, aldoni longan averton ("Danĝero! Jen humuraĵo|ŝerco! Nepre ne legu|aklaku ligilon! Ne por infanoj!" ktp.) viŝi ofendipovan enhavon, enmeti ligilon al iu deca retloko k.s.

Vilius:Certe mi ne celis ofendi aŭtoron de la fadeno aŭ iun alian.
Mi eĉ amuziĝetis.

Kolonjano

Roberto12 (プロフィールを表示) 2009年12月18日 21:42:05

KoLonJaNo:ĉi-tage = en tiu ĉi tago
Kie diras tiun? La Lernu-vortaro diras ke:

1. Ĉi-matene = this morning
2. Ĉi-vespere = this evening
3. Ĉi-nokte = tonight

1 kaj 2 estas dum hodiaŭo, kaj 3 estas tuje post hodiaŭo. Pro ĉi tio, oni povas derivi "ĉi-tage".

Mi ne kredas ke ĉi-Xe = en/dum ĉi-tiu Xo. Mi kredas ke "ĉi" estas speciala ero kiu donas specialajn signifojn kie ĝi estas uzata.

tommjames (プロフィールを表示) 2009年12月18日 21:48:40

Roberto12:Kie diras tiun?
Kolĉjo pravas, kaj PMEG diras la samon. En la jena paĝo:

PMEG:La malofta vorto ĉi-tage (= en tiu ĉi tago) normale egalas al “hodiaŭ”, sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Ĝi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antaŭa tago estis dimanĉo, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun fariĝis lundo, kaj ĉi-tage (en tiu ĉi tago) li devis eklabori.

Roberto12 (プロフィールを表示) 2009年12月18日 22:15:47

Okej, dankon.

crescence (プロフィールを表示) 2009年12月19日 9:20:49

Vilius:Mi ĝeneraligis rezultojn de ĉi tiu enketo en la bildo okulumo.gif
Kion vi volas esprimi per tiu bildo ? Kaj koncerne kiujn ?

先頭にもどる