Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?
від magnifico94, 8 грудня 2009 р.
Повідомлення: 66
Мова: Esperanto
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 17:13:16
Saluton!
Roberto12:ĉi-tage = en tiu ĉi tagoRoberto12:Se vi anstataŭigas la vorton "hodiaŭ", la anstataŭigo estu:Viaj opinioj ?
ĈI-TAGE
Tiu ĉi tago povas esti la hodiaŭa, sed ne nepre.
1-e Imagu frazon en rakonto:
Ĉi-tage mi vizitis la retejon de lernu! kaj ĝi eĉ funkciis.
Ĉu vi ŝanĝus ĉi-tage al hodiaŭ?
Aŭ eble al hieraŭ?
2-e Imagu frazon en plano:
Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.
Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?
Kolonjano
Vilius (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 18:20:12
Rogir:Trafe, sed eble iom ofende.Sendinte tiun mesaĝon mi mem ekpensis tiel. Sed la forumo ne permesas forigi proprajn mesaĝojn..
Certe mi ne celis ofendi aŭtoron de la fadeno aŭ iun alian.
horsto (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 19:53:37
KoLonJaNo:Trankviliĝu!
Imagu frazon en plano:
Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.
KoLonJaNo:Me esperas ke tio okazos neniam.
Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 20:57:19
horsto:Ne maltrankviliĝu!KoLonJaNo:Trankviliĝu!
Imagu frazon en plano:
Ĉi-tage mi kunportos mian pafilon por fine liberigi la mondon de la eternaj reformemuloj.
Nur temas pri ekzempla frazo, do ne citaĵo el mia sekreta taglibro.
[Fakte mi eĉ ne havas pafilon nek scias, ĉu eternaj reformemuloj estas proksimaj al mia hejmo.
Verŝajne daŭrus tre longe trovi, ĉasi kaj fine eĉ trafi ilin.
Kaj mi ja estas pigrulo.
Do tiuj mortos certe pro tute aliaj kialoj.]
Ĉu do laŭ vi ĉi-tage povas signifi ankaŭ neniam?KoLonJaNo:Me esperas ke tio okazos neniam.
Ĉu tio okazos hodiaŭ, morgaŭ, post unu semajno ...?
Kolonjano
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 21:23:09
Rogir:Trafe, sed eble iom ofende.Apenaŭ eblas tute eviti ofendiĝemulojn.
Sed plenkreksulo, kiu pretervidas la mienvinjeton kaj libervole alklakas la ligilon por vidi bildon de mangesto, kiu en iuj kulturoj estas ofenda, kaj tiam koleriĝas, tiu ja ricevu rekompence violkoloran steleton pro sia hipokriteco.
Vilius:Sendinte tiun mesaĝon mi mem ekpensis tiel. Sed la forumo ne permesas forigi proprajn mesaĝojn..Se oni nepre volas submetiĝi al konscienca memcenzurado: Eblas redakti la mesaĝon, aldoni longan averton ("Danĝero! Jen humuraĵo|ŝerco! Nepre ne legu|aklaku ligilon! Ne por infanoj!" ktp.) viŝi ofendipovan enhavon, enmeti ligilon al iu deca retloko k.s.
Vilius:Certe mi ne celis ofendi aŭtoron de la fadeno aŭ iun alian.Mi eĉ amuziĝetis.
Kolonjano
Roberto12 (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 21:42:05
KoLonJaNo:ĉi-tage = en tiu ĉi tagoKie diras tiun? La Lernu-vortaro diras ke:
1. Ĉi-matene = this morning
2. Ĉi-vespere = this evening
3. Ĉi-nokte = tonight
1 kaj 2 estas dum hodiaŭo, kaj 3 estas tuje post hodiaŭo. Pro ĉi tio, oni povas derivi "ĉi-tage".
Mi ne kredas ke ĉi-Xe = en/dum ĉi-tiu Xo. Mi kredas ke "ĉi" estas speciala ero kiu donas specialajn signifojn kie ĝi estas uzata.
tommjames (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 21:48:40
Roberto12:Kie diras tiun?Kolĉjo pravas, kaj PMEG diras la samon. En la jena paĝo:
PMEG:La malofta vorto ĉi-tage (= en tiu ĉi tago) normale egalas al “hodiaŭ”, sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Ĝi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antaŭa tago estis dimanĉo, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun fariĝis lundo, kaj ĉi-tage (en tiu ĉi tago) li devis eklabori.
Roberto12 (Переглянути профіль) 18 грудня 2009 р. 22:15:47
crescence (Переглянути профіль) 19 грудня 2009 р. 09:20:49
Vilius:Mi ĝeneraligis rezultojn de ĉi tiu enketo en la bildoKion vi volas esprimi per tiu bildo ? Kaj koncerne kiujn ?
Vilius (Переглянути профіль) 19 грудня 2009 р. 09:36:08
crescence:Kion vi volas esprimi per tiu bildo ?Ke ne indas proponi ŝanĝoj de la fundamento, ĉar neniu akceptos ilin.
(vidu mian antaŭan mesaĝon)