본문으로

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

글쓴이: magnifico94, 2009년 12월 8일

글: 67

언어: Esperanto

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 23일 오후 6:33:19

> Eddycgn, vi skribis:
Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.
Kian ideon vi volus esprimi?

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 23일 오후 7:23:52

magnifico94:> Eddycgn, vi skribis:
Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.
Kian ideon vi volus esprimi?
Li verŝajne volis diri ke li ne ŝatas homojn, kiuj jam lernis la lingvon. Al li pli plaĉus, se nur komencantoj uzus la lingvon laŭplaĉe, sen atenti iun ajn regulon.

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 23일 오후 7:33:44

Klare...
Mi komprenas. Li estas preskaŭ prava.

Rogir (프로필 보기) 2009년 12월 23일 오후 7:42:50

Sed nur se la dek ĉiuj parolas la saman lingvon.

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 12월 26일 오후 11:54:53

horsto:
magnifico94:> Eddycgn, vi skribis:
Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.
Kian ideon vi volus esprimi?
Li verŝajne volis diri ke li ne ŝatas homojn, kiuj jam lernis la lingvon. Al li pli plaĉus, se nur komencantoj uzus la lingvon laŭplaĉe, sen atenti iun ajn regulon.
Tute ne, mi volas ke la reguloj respektatas!
Tamen mi scias ke estas multaj da komencantoj (precipe virinoj) kiuj forlasas la lernadon, ĉar ili timegas fari erarojn, kaj ili estas abrupte traktatas per kelkaj korektistoj, sen ĝentilaj vortoj, salutoj, ktp. kiel en lernejo de la 19a jarcento.
Mi ne parolas pri mi, mi estas kvazaŭ komencanto, kaj mi povas bone suporti tiujn manierojn.
Do mi diras: mi preferas perdi unu spertulon ol dek komencantojn.
Mi ne deziras ke Esperantolando estus nur ekskluziva spertuloklubo.
Do kiel eviti ke la komencantoj forlasos poste kelkajn semajnojn, ĉar ili ricevis tiun impreson?
Mi diras tion tute humile kaj amike.

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 27일 오전 11:40:24

Eddycgn:multaj komencantoj .. forlasas la lernadon, ĉar ili timegas fari erarojn, kaj ili estas abrupte traktataj de kelkaj korektistoj .. kiel en lernejo de la 19a jarcento.
Bona punkto. Komencantoj traktindas pacience kaj ĝentile. Troviĝas evitinda ekzemplo en amuza sceno el la filmo La vivo de Brian. Jen versioj angla (kun francaj subtitoloj), germana, hispana kaj rusa!

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오후 9:08:36

Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).
Laŭ la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:
4. Laŭ Zamenhof -aŭ estas “finaĵo neŭtrala kaj difinita” (“Letero pri la deveno de E-o”). Tamen, malgraŭ diversaj provoj, tiun finaĵon la uzado neniam rigardis elfaligebla, kaj aliflanke ĝi donas agrablan varion de la vortfinaĵoj.

다시 위로