Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?
av magnifico94, 8 december 2009
Meddelanden: 66
Språk: Esperanto
horsto (Visa profilen) 23 december 2009 19:23:52
magnifico94:> Eddycgn, vi skribis:Li verŝajne volis diri ke li ne ŝatas homojn, kiuj jam lernis la lingvon. Al li pli plaĉus, se nur komencantoj uzus la lingvon laŭplaĉe, sen atenti iun ajn regulon.Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.Kian ideon vi volus esprimi?
magnifico94 (Visa profilen) 23 december 2009 19:33:44
Mi komprenas. Li estas preskaŭ prava.
Rogir (Visa profilen) 23 december 2009 19:42:50
Eddycgn (Visa profilen) 26 december 2009 23:54:53
horsto:Tute ne, mi volas ke la reguloj respektatas!magnifico94:> Eddycgn, vi skribis:Li verŝajne volis diri ke li ne ŝatas homojn, kiuj jam lernis la lingvon. Al li pli plaĉus, se nur komencantoj uzus la lingvon laŭplaĉe, sen atenti iun ajn regulon.Dek komencantoj plimulte kaj unu spertulo malpli estas plibone ol inverse.Kian ideon vi volus esprimi?
Tamen mi scias ke estas multaj da komencantoj (precipe virinoj) kiuj forlasas la lernadon, ĉar ili timegas fari erarojn, kaj ili estas abrupte traktatas per kelkaj korektistoj, sen ĝentilaj vortoj, salutoj, ktp. kiel en lernejo de la 19a jarcento.
Mi ne parolas pri mi, mi estas kvazaŭ komencanto, kaj mi povas bone suporti tiujn manierojn.
Do mi diras: mi preferas perdi unu spertulon ol dek komencantojn.
Mi ne deziras ke Esperantolando estus nur ekskluziva spertuloklubo.
Do kiel eviti ke la komencantoj forlasos poste kelkajn semajnojn, ĉar ili ricevis tiun impreson?
Mi diras tion tute humile kaj amike.
Miland (Visa profilen) 27 december 2009 11:40:24
Eddycgn:multaj komencantoj .. forlasas la lernadon, ĉar ili timegas fari erarojn, kaj ili estas abrupte traktataj de kelkaj korektistoj .. kiel en lernejo de la 19a jarcento.Bona punkto. Komencantoj traktindas pacience kaj ĝentile. Troviĝas evitinda ekzemplo en amuza sceno el la filmo La vivo de Brian. Jen versioj angla (kun francaj subtitoloj), germana, hispana kaj rusa!
Oŝo-Jabe (Visa profilen) 28 december 2009 21:08:36
Rogir:Ne, laŭ mi kaj ĉiuj fontoj, kiujn mi vidis, 'hodiaŭ' estas netranĉebla radiko. Ĉiuj vortoj fartitaj de hodiaŭ inkluzivas tiun tutan radikon: hodiaŭa, hodiaŭo (hodiaŭi).Laŭ la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:
4. Laŭ Zamenhof -aŭ estas “finaĵo neŭtrala kaj difinita” (“Letero pri la deveno de E-o”). Tamen, malgraŭ diversaj provoj, tiun finaĵon la uzado neniam rigardis elfaligebla, kaj aliflanke ĝi donas agrablan varion de la vortfinaĵoj.