Ku rupapuro rw'ibirimwo

Bonvolu traduki "Thank you for reading my article" en Esperanton.

ca, kivuye

Ubutumwa 27

ururimi: Esperanto

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 9 Ruheshi 2010 17:08:42

Mi dirus 'Dankon, ke vi legis mian artikolon'. Tio estas la sama kiel diri 'Dankon pro tio, ke vi legis mian artikolon', sed laŭ mi la 'pro tio' ne ĉiam necesas... Kiel Horsto diris, oni tielmaniere diras tion en la germana (Danke, dass = Dankon, ke), kaj ankaŭ oni tiel dirus tion en la rusa (Spasibo, shto = Dankon, ke).

Povas esti, ke ankaŭ eblas diri ion kiel 'Dankon por/pro legi', sed tio ŝajnas al mi iom strange en Esperanto.

"Dankon, ĉar vi legis mian artikolon" = Thank you because you (have) read my article. Tial, tiu varianto certe ne pravas...

lavagulo (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2010 00:19:35

darkweasel:
Via traduko ne vere havas sencon.
Kiu estas pli bona -- '...havi sencon' aŭ '...fari sencon' (angle, '...to have sense' or '...to make sense'?

Ekz., Tiu frazo ne havas sencon. aŭ Tiu frazo ne faras sencon. ???

Le Hibou (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2010 00:44:21

Dankon pro leĝinte mian artikolon.

super-griek (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2010 08:59:19

Le Hibou:Dankon pro leĝinte mian artikolon.
Tiu frazo bedaŭrinde ne havas sencon kaj estas gramatike fuŝhava. Krome, ekzistas granda diferenco inter la radikoj "leĝ-" kaj "leg-".

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2010 09:07:57

lavagulo:Kiu estas pli bona -- '...havi sencon' aŭ '...fari sencon' (angle, '...to have sense' or '...to make sense'?

Ekz., Tiu frazo ne havas sencon. aŭ Tiu frazo ne faras sencon. ???
Mi pensas, ke en Esperanto tio devas esti: "Tiu frazo ne havas sencon".

"Ne faras sencon" sonas iom strange en Esperanto.

Miland (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2010 22:33:32

Chainy:"Ne faras sencon" sonas iom strange en Esperanto.
Eble fari sencon estas anglismo, kiun Esperantistoj uzas fojfoje, pro la influo de la angla.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2010 12:07:16

Se mi bone memoras, laŭ Onklo Zam, oni povas uzi prepozicion antaŭ infinitivo se la lingvo ne prezentas alternativan rimedon.

En la praktiko (do la kutima uzado) la listo de prepozicioj kiuj fakte troviĝas antaŭ infinitivoj estas mallonga. Kaj mi preskaŭ certas ke oni ne normale allasas 'pro' al tiu listo.

Tamen, la logiko, pro kiu oni malakceptas 'pro' sed akceptas 'sen' en antaŭ-infinitiva pozicio, ne estas evidenta.

Laŭx onidiro, la Prezidanto de la Akademio sugestis 'mi dankas/dankon, ke vi venis/legis ktp' kiel netan tradukon de la angla formulo 'Thanks for ..-ing'. Pli formale, oni povus diri 'dankon pro tio ke ..'.

Notinde estas ke la formulo kun 'ke' permesas ke on danku por estantaj kaj estontaj aferoj, ne nur por estintaj aferoj. Kio ne funkcias same glate en la angla.

I thank the Minister for going to attend our Congress !!! Sed ( pli nature) en E. Mi antaŭdankas al la Ministro pro tio ke li ĉestos nian kongreson.

Subira ku ntango