Bonvolu traduki "Thank you for reading my article" en Esperanton.
od ynnoj, 01. januar 2010
Sporočila: 25
Jezik: Esperanto
Chainy (Prikaži profil) 09. junij 2010 17:08:42
Povas esti, ke ankaŭ eblas diri ion kiel 'Dankon por/pro legi', sed tio ŝajnas al mi iom strange en Esperanto.
"Dankon, ĉar vi legis mian artikolon" = Thank you because you (have) read my article. Tial, tiu varianto certe ne pravas...
lavagulo (Prikaži profil) 10. junij 2010 00:19:35
darkweasel:Kiu estas pli bona -- '...havi sencon' aŭ '...fari sencon' (angle, '...to have sense' or '...to make sense'?
Via traduko ne vere havas sencon.
Ekz., Tiu frazo ne havas sencon. aŭ Tiu frazo ne faras sencon. ???
Chainy (Prikaži profil) 10. junij 2010 09:07:57
lavagulo:Kiu estas pli bona -- '...havi sencon' aŭ '...fari sencon' (angle, '...to have sense' or '...to make sense'?Mi pensas, ke en Esperanto tio devas esti: "Tiu frazo ne havas sencon".
Ekz., Tiu frazo ne havas sencon. aŭ Tiu frazo ne faras sencon. ???
"Ne faras sencon" sonas iom strange en Esperanto.
Miland (Prikaži profil) 10. junij 2010 22:33:32
Chainy:"Ne faras sencon" sonas iom strange en Esperanto.Eble fari sencon estas anglismo, kiun Esperantistoj uzas fojfoje, pro la influo de la angla.
sudanglo (Prikaži profil) 20. avgust 2010 12:07:16
En la praktiko (do la kutima uzado) la listo de prepozicioj kiuj fakte troviĝas antaŭ infinitivoj estas mallonga. Kaj mi preskaŭ certas ke oni ne normale allasas 'pro' al tiu listo.
Tamen, la logiko, pro kiu oni malakceptas 'pro' sed akceptas 'sen' en antaŭ-infinitiva pozicio, ne estas evidenta.
Laŭx onidiro, la Prezidanto de la Akademio sugestis 'mi dankas/dankon, ke vi venis/legis ktp' kiel netan tradukon de la angla formulo 'Thanks for ..-ing'. Pli formale, oni povus diri 'dankon pro tio ke ..'.
Notinde estas ke la formulo kun 'ke' permesas ke on danku por estantaj kaj estontaj aferoj, ne nur por estintaj aferoj. Kio ne funkcias same glate en la angla.
I thank the Minister for going to attend our Congress !!! Sed ( pli nature) en E. Mi antaŭdankas al la Ministro pro tio ke li ĉestos nian kongreson.