본문으로

Kial du "o" ?

글쓴이: crescence, 2010년 1월 9일

글: 38

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 3:43:32

Metroo estas neologismo por subtera fervojo. Efektive Esperanto neniam havis multajn radikojn finante per -o. Hero' estas en la UV, kaj mi ne estas certa ĉu estas aliaj. Ne estas multo.

crescence (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 5:21:59

Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.
La vortoj "subtera fervojo" ŝajnas al mi rideto.gif

jubilo (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 5:29:56

darkweasel:Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas.
Bonega!!!! kaj kun mala alfabeta ordo!

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 5:42:17

crescence:
Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.
Mi ne ŝatas neologismojn. Ili nur malfaciligas la lingvon kaj plenigas vian kapon je nenecesajn vortojn. Por la komunikado kun fremduloj, estas plej bone uzi konatajn radikojn. Mi delonge preferas "subtera fervojo" al "metroo", same kiel "vagonaro" al "trajno".

Hispanamike,

Miland (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 7:14:10

antoniomoya:Mi ne ŝatas neologismojn. Ili nur malfaciligas la lingvon .. Mi delonge preferas "subtera fervojo" al "metroo", same kiel "vagonaro" al "trajno".
La temo de neologismoj estas longe debatata en Esperantujo, kaj sendube daŭros! Zamenhof laŭ mia kompreno konsilis ke ni tranviliĝu pri la afero; vidu la citaĵon de Kalocsay kaj Waringhien en paĝoj 236-238 de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker.

gyrus (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 8:01:53

Ĉu neologismo ne 'stas neologismo? Pli senca vorto estus artefarita vorto, ĉu ne?

Rogir (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 8:13:34

gyrus:'stas
Kiom malfacile estas simple tajpi 'estas'? Tia literumado estas pli kontraŭfundamenta ol ĉiuj neologismoj.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 8:36:33

Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.
Absoluta sensencaĵo! Metrooj kaj subteraj fervojoj estas tute malsamaj konceptoj!

Mi montros kelkajn ekzemplojn el mia hejmurbo Vieno.
Du metrotrajnoj, kiuj tute ne estas subteraj
Metrotrajno, kiu ja estas subtera
Ne-metroa trajno, kiu ne estas subtera
Subtera trajno, kiu tamen ne estas metroo

Gravas por metroo ne ke ĝi estas subtera, sed ke ĝi estas sendependa de alia trafiko (aŭta, pieda, fervoja, ...).

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 9:31:47

en mia vortaro metroo = subtrajno.
Ĉu ĝi estas malĝusta?

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 10일 오후 11:25:32

Rogir:
gyrus:'stas
Kiom malfacile estas simple tajpi 'estas'? Tia literumado estas pli kontraŭfundamenta ol ĉiuj neologismoj.
Tia literumado estas stultega. Mi ne scias kia ideo kaŭzas tian sensencaĵon. Mi certas ke la kialo ne estas nur la angla I'm anstataŭ I am.
Mi timas, ke ĉiu Esperantisto estas individualisto, neniu emas esprimi sin laŭ kutima maniero, ĉiu volas montri sian unikecon.
Verŝajne pro tio Esperanto neniam fariĝos ĝenerale akceptita lingvo.

다시 위로