讯息: 38
语言: Esperanto
Miland (显示个人资料) 2010年1月10日下午3:43:32
crescence (显示个人资料) 2010年1月10日下午5:21:59
Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.La vortoj "subtera fervojo" ŝajnas al mi
jubilo (显示个人资料) 2010年1月10日下午5:29:56
darkweasel:Ĝuu ke la heroo opiniis ke li spontanee balaas.Bonega!!!! kaj kun mala alfabeta ordo!
antoniomoya (显示个人资料) 2010年1月10日下午5:42:17
crescence:Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.Mi ne ŝatas neologismojn. Ili nur malfaciligas la lingvon kaj plenigas vian kapon je nenecesajn vortojn. Por la komunikado kun fremduloj, estas plej bone uzi konatajn radikojn. Mi delonge preferas "subtera fervojo" al "metroo", same kiel "vagonaro" al "trajno".
Hispanamike,
Miland (显示个人资料) 2010年1月10日下午7:14:10
antoniomoya:Mi ne ŝatas neologismojn. Ili nur malfaciligas la lingvon .. Mi delonge preferas "subtera fervojo" al "metroo", same kiel "vagonaro" al "trajno".La temo de neologismoj estas longe debatata en Esperantujo, kaj sendube daŭros! Zamenhof laŭ mia kompreno konsilis ke ni tranviliĝu pri la afero; vidu la citaĵon de Kalocsay kaj Waringhien en paĝoj 236-238 de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker.
gyrus (显示个人资料) 2010年1月10日下午8:01:53
Rogir (显示个人资料) 2010年1月10日下午8:13:34
gyrus:'stasKiom malfacile estas simple tajpi 'estas'? Tia literumado estas pli kontraŭfundamenta ol ĉiuj neologismoj.
darkweasel (显示个人资料) 2010年1月10日下午8:36:33
Miland:Metroo estas neologismo por subtera fervojo.Absoluta sensencaĵo! Metrooj kaj subteraj fervojoj estas tute malsamaj konceptoj!
Mi montros kelkajn ekzemplojn el mia hejmurbo Vieno.
Du metrotrajnoj, kiuj tute ne estas subteraj
Metrotrajno, kiu ja estas subtera
Ne-metroa trajno, kiu ne estas subtera
Subtera trajno, kiu tamen ne estas metroo
Gravas por metroo ne ke ĝi estas subtera, sed ke ĝi estas sendependa de alia trafiko (aŭta, pieda, fervoja, ...).
Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月10日下午9:31:47
Ĉu ĝi estas malĝusta?
horsto (显示个人资料) 2010年1月10日下午11:25:32
Rogir:Tia literumado estas stultega. Mi ne scias kia ideo kaŭzas tian sensencaĵon. Mi certas ke la kialo ne estas nur la angla I'm anstataŭ I am.gyrus:'stasKiom malfacile estas simple tajpi 'estas'? Tia literumado estas pli kontraŭfundamenta ol ĉiuj neologismoj.
Mi timas, ke ĉiu Esperantisto estas individualisto, neniu emas esprimi sin laŭ kutima maniero, ĉiu volas montri sian unikecon.
Verŝajne pro tio Esperanto neniam fariĝos ĝenerale akceptita lingvo.