Mesaĝoj: 73
Lingvo: Esperanto
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-15 12:51:52
ceigered:Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.Estas io kion vi ne lernas?
La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
patrik (Montri la profilon) 2010-januaro-15 14:25:24
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-15 18:30:20
Eddycgn:Lojban
Estas io kion vi ne lernas?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
(sed, mi neniam lernis tutan lingvon, Esperanto estas mia nura bona lingvo krom la Angla)
Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-16 01:47:38
Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas?Ne forgesu uzi 'ĉu'.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-16 12:15:23
Rogir:Ĉu vi ne forgesis saluton, schatje?Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas?Ne forgesu uzi 'ĉu'.
El la PMEG:
"En dialogoj ĉu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:"
Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-16 16:45:10
niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-16 17:44:36
Rogir:Ja en parolo estas pli facile aŭdi, ĉu iu frazo estas demando aŭ ne.Tute ne. Estas pli facile vidi demandosignon ol divene kredi, ke ia parolada ritmo signifas demandfunkcio (ĉar ĝi ŝanĝas en ĉiu lingvo).
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-16 18:46:09
tio ne estas vera demando, estas retorika demando.
Ĝi ne atendas respondon, estas kvazaŭ komplimento, kaŝita kiel demando.
Mi povus ankaŭ diri:
"Estas io kion vi ne lernas!"
kun mirpunkto.
Kion vi opinias?
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-17 14:47:17
Normala "r" aŭ longa "rr"?
niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-17 17:13:38
Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?Por eviti miskomprenon, la plej bona elekto estas prononci du rojn. Eble per glotala sono. (Angle: glotal sound)
Normala "r" aŭ longa "rr"?