訊息: 61
語言: Esperanto
Espi (顯示個人資料) 2010年1月17日下午5:15:14
Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?Saluton Eddi,
Normala "r" aŭ longa "rr"?
tutsimple: su|per|ri|gar|do
Ne ekzistas longajn konsonantojn.
Vi devas prononci ĉiun unuopan konsonanton.
Amike
Klaus-Peter
sergejm (顯示個人資料) 2010年1月17日下午7:43:32
Espi:Krom tio, estas duobla akcento:Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?Saluton Eddi,
Normala "r" aŭ longa "rr"?
tutsimple: su|per|ri|gar|do
Ne ekzistas longajn konsonantojn.
Vi devas prononci ĉiun unuopan konsonanton.
Amike
Klaus-Peter
su|pEr|ri|gAr|do
ĉefa akcento sur gAr kaj la aldona sur pEr
darkweasel (顯示個人資料) 2010年1月17日下午7:54:17
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月17日下午8:09:36
darkweasel:sergejm: Ne. Laŭ PMEG, kromakcentoj ne estas devigaj, kaj se oni ja uzas ilin, oni povas meti ilin, kien oni volas. Do. súperriGARdo estas tute ĝusta prononco.Ĉu mi povas skribi "superarigardo"?
Devas esti stranga kiel ĉino aŭ brazilano aŭ anglo aŭ japano klopodas prononci ĝin kun du "r"... hehe

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月17日下午9:20:12
sergejm (顯示個人資料) 2010年1月18日上午5:55:30
darkweasel:sergejm: Ne. Laŭ PMEG, kromakcentoj ne estas devigaj, kaj se oni ja uzas ilin, oni povas meti ilin, kien oni volas. Do. súperriGARdo estas tute ĝusta prononco.Post kiam mi skribis mian mesaĝon, mi ekdubis ĉu mia kromakcento estas ĝusta.
Sed sen kromakcento estas malfacile prononci du 'r' (almenaŭ por mi)
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月18日上午10:32:49
darkweasel (顯示個人資料) 2010年1月18日下午1:40:49
Eddycgn:Do kio pri "supererigardo ?Tio ŝajnas ebli.
PMEG: Interligaj finaĵoj
Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno → postesigno (faciligas la elparolon), postulo → posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.
oksigeno (顯示個人資料) 2010年1月18日下午10:44:43
Por mi la plej malfacila kombinaĵo eble estas "tc".
Se vi serĉos "langrompilo" sur Vikipedio vi trovos bonajn ekzemplojn por taŭzi la langon

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年1月19日上午11:43:35
oksigeno:Saluton,Ĉu vi konas vorton kun "tc"? Eble, se ĝi estas kunmetita vorto, oni povas enmeti "e" kiel darkweasel eksplikas...
Por mi la plej malfacila kombinaĵo eble estas "tc".
Se vi serĉos "langrompilo" sur Vikipedio vi trovos bonajn ekzemplojn por taŭzi la langon