לתוכן העניינים

Prononco

של Eddycgn, 13 בינואר 2010

הודעות: 73

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2010, 12:51:52

ceigered:Euskara (Basque, Angle)? Ne, la Eŭska lingvo estas izola, ne parto de iu ajn lingvofamilio.

La strukturo kaj gramatiko estas tre diferenca al la keltaj lingvoj (mi lernis iom da la Irlanda lingvo).
Estas io kion vi ne lernas? sal.gif

patrik (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2010, 14:25:24

"Ĥ" donas al mi ĝis nun kapdolorojn. Mi ankoraŭ ne povas prononci tiun sonon. malgajo.gif Bonŝance, "eŭ" (kaj eĉ "iŭ", sed tio ne ekzistas en E-o) tre facilas. rido.gif

ceigered (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2010, 18:30:20

Eddycgn:
Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Lojban rido.gif

(sed, mi neniam lernis tutan lingvon, Esperanto estas mia nura bona lingvo krom la Angla)

Rogir (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 01:47:38

Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Ne forgesu uzi 'ĉu'.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 12:15:23

Rogir:
Eddycgn:Estas io kion vi ne lernas? sal.gif
Ne forgesu uzi 'ĉu'.
Ĉu vi ne forgesis saluton, schatje?

El la PMEG:
"En dialogoj ĉu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:"

Rogir (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 16:45:10

Ja en parolo estas pli facile aŭdi, ĉu iu frazo estas demando aŭ ne.

niko-tina (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 17:44:36

Rogir:Ja en parolo estas pli facile aŭdi, ĉu iu frazo estas demando aŭ ne.
Tute ne. Estas pli facile vidi demandosignon ol divene kredi, ke ia parolada ritmo signifas demandfunkcio (ĉar ĝi ŝanĝas en ĉiu lingvo).

Eddycgn (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 18:46:09

"Estas io kion vi ne lernas?"
tio ne estas vera demando, estas retorika demando.
Ĝi ne atendas respondon, estas kvazaŭ komplimento, kaŝita kiel demando.
Mi povus ankaŭ diri:
"Estas io kion vi ne lernas!"
kun mirpunkto.

Kion vi opinias?

Eddycgn (הצגת פרופיל) 17 בינואר 2010, 14:47:17

Kiel oni elparolas "Superrigardo"?
Normala "r" aŭ longa "rr"?

niko-tina (הצגת פרופיל) 17 בינואר 2010, 17:13:38

Eddycgn:Kiel oni elparolas "Superrigardo"?
Normala "r" aŭ longa "rr"?
Por eviti miskomprenon, la plej bona elekto estas prononci du rojn. Eble per glotala sono. (Angle: glotal sound)

לראש הדף