До змісту

Arkaismoj kaj neologismoj.

від magnifico94, 15 січня 2010 р.

Повідомлення: 31

Мова: Esperanto

jagxi (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 14:34:35

>Volatile kaj formiĉjo
Koran dankon por viaj respondoj.

Se oni povus uzi 'na'-n, tio estus utilige. Mi ofte sentas strangecon en tia okazo, kian Volatile skribis, kaj ĉagrenas, kiel mi skribu. Mi volas ofte uzi 'na'-n (aŭ 'na "na"'?), tamen mi timas, ĉu legantoj ne komprenus...

LyzTyphone (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 15:21:06

jaĝi:>Volatile kaj formiĉjo
Koran dankon por viaj respondoj.

Se oni povus uzi 'na'-n, tio estus utilige. Mi ofte sentas strangecon en tia okazo, kian Volatile skribis, kaj ĉagrenas, kiel mi skribu. Mi volas ofte uzi 'na'-n (aŭ 'na "na"'?), tamen mi timas, ĉu legantoj ne komprenus...
Mi unue legas pri tio ĉiliste. Ĉu ja estas tia ega risko de miskompreno se mi skribus, ekzemple, "mi konas Claude Piron"? Nure la ordo en frazo fariĝas pli grava.
Certe, por homnomo ni ankaŭ "sinjoro/sinjorino" povas nin helpi, ĉar la ekzemplo kun "sinjoro" iĝas "mi konas Sinjoron Claude Piron" kaj la akuzativon oni vidas.
Firefox? m...

darkweasel (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 19:32:16

Eddycgn (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 21:44:07

darkweasel:Pri la na-ismo
Mi legis tiun tre interesan artikolon.

Se mi konsideras ke la duono de la esperantistoj ne konas akuzativon en siaj denaskaj lingvoj (latinaj, franca, angla), kaj la komencantoj devas klopodi lerni tiun ekzotan lingvan specialaĵon, per la na-konflikto la afero ankoraŭ pli komplika fariĝas.

Ĉu vi opinias ke "na" aprobotas finfine?

Amike

Hispanio (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 21:48:13

darkweasel:Pri la na-ismo
Mi tute ne ŝatas na-ismon. Mi preferas, aŭ uzi akuzativon aldonante la finaĵon -on al la origina nomo (Firefox-on, OpenOffice-on, kaj similaj), aŭ uzi elparolon (Fajrfoks-on, kaj similaj), aŭ ne uzi akuzativon.

Sed mi ne volas uzi na-on.

dobri (Переглянути профіль) 20 січня 2010 р. 22:44:05

Hispanio:
Sed mi ne volas uzi na-on.
Nek mi. Akuzativo ne ĝenas min, ĉar mi konas ĝin el mia propra lingvo.

jagxi (Переглянути профіль) 22 січня 2010 р. 11:48:26

LyzTyphone:Mi unue legas pri tio ĉiliste.
Kion signifas la vorto 'ĉilist-'? Mi unuafoje vidis ĝin.

LyzTyphone (Переглянути профіль) 22 січня 2010 р. 12:26:32

Kion signifas la vorto 'ĉilist-'? Mi unuafoje vidis ĝin.
Nu~ rideto.gif tiu estas kunaĵo "ĉi-list-e". Certe ŝajnas oni ĉe Lenru! nomas ĝin "fadeno"?

Rogir (Переглянути профіль) 22 січня 2010 р. 12:56:48

Sed la ĝusta literumado de tiu estas ĉi-liste, ne ĉiliste.

LyzTyphone (Переглянути профіль) 22 січня 2010 р. 13:21:53

Rogir:Sed la ĝusta literumado de tiu estas ĉi-liste, ne ĉiliste.
ĉu estas malsamo? Tiu ne eblas konfuziĝas kun ĉiu-liste, ĉu?

Назад до початку