Arkaismoj kaj neologismoj.
从 magnifico94, 2010年1月15日
讯息: 31
语言: Esperanto
jagxi (显示个人资料) 2010年1月20日下午2:34:35
Koran dankon por viaj respondoj.
Se oni povus uzi 'na'-n, tio estus utilige. Mi ofte sentas strangecon en tia okazo, kian Volatile skribis, kaj ĉagrenas, kiel mi skribu. Mi volas ofte uzi 'na'-n (aŭ 'na "na"'?), tamen mi timas, ĉu legantoj ne komprenus...
LyzTyphone (显示个人资料) 2010年1月20日下午3:21:06
jaĝi:>Volatile kaj formiĉjoMi unue legas pri tio ĉiliste. Ĉu ja estas tia ega risko de miskompreno se mi skribus, ekzemple, "mi konas Claude Piron"? Nure la ordo en frazo fariĝas pli grava.
Koran dankon por viaj respondoj.
Se oni povus uzi 'na'-n, tio estus utilige. Mi ofte sentas strangecon en tia okazo, kian Volatile skribis, kaj ĉagrenas, kiel mi skribu. Mi volas ofte uzi 'na'-n (aŭ 'na "na"'?), tamen mi timas, ĉu legantoj ne komprenus...
Certe, por homnomo ni ankaŭ "sinjoro/sinjorino" povas nin helpi, ĉar la ekzemplo kun "sinjoro" iĝas "mi konas Sinjoron Claude Piron" kaj la akuzativon oni vidas.
Firefox? m...
darkweasel (显示个人资料) 2010年1月20日下午7:32:16
Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月20日下午9:44:07
darkweasel:Pri la na-ismoMi legis tiun tre interesan artikolon.
Se mi konsideras ke la duono de la esperantistoj ne konas akuzativon en siaj denaskaj lingvoj (latinaj, franca, angla), kaj la komencantoj devas klopodi lerni tiun ekzotan lingvan specialaĵon, per la na-konflikto la afero ankoraŭ pli komplika fariĝas.
Ĉu vi opinias ke "na" aprobotas finfine?
Amike
Hispanio (显示个人资料) 2010年1月20日下午9:48:13
darkweasel:Pri la na-ismoMi tute ne ŝatas na-ismon. Mi preferas, aŭ uzi akuzativon aldonante la finaĵon -on al la origina nomo (Firefox-on, OpenOffice-on, kaj similaj), aŭ uzi elparolon (Fajrfoks-on, kaj similaj), aŭ ne uzi akuzativon.
Sed mi ne volas uzi na-on.
dobri (显示个人资料) 2010年1月20日下午10:44:05
Hispanio:Nek mi. Akuzativo ne ĝenas min, ĉar mi konas ĝin el mia propra lingvo.
Sed mi ne volas uzi na-on.
jagxi (显示个人资料) 2010年1月22日上午11:48:26
LyzTyphone:Mi unue legas pri tio ĉiliste.Kion signifas la vorto 'ĉilist-'? Mi unuafoje vidis ĝin.
LyzTyphone (显示个人资料) 2010年1月22日下午12:26:32
Kion signifas la vorto 'ĉilist-'? Mi unuafoje vidis ĝin.Nu~ tiu estas kunaĵo "ĉi-list-e". Certe ŝajnas oni ĉe Lenru! nomas ĝin "fadeno"?
Rogir (显示个人资料) 2010年1月22日下午12:56:48
LyzTyphone (显示个人资料) 2010年1月22日下午1:21:53
Rogir:Sed la ĝusta literumado de tiu estas ĉi-liste, ne ĉiliste.ĉu estas malsamo? Tiu ne eblas konfuziĝas kun ĉiu-liste, ĉu?