前往目錄

Navi

貼文者: Eddycgn, 2010年2月6日

訊息: 36

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月6日上午11:58:36

Kiel oni diras esperante "Navi" "Navigator", ilo por direkti en la aŭtomobilo?

Navi-o?
Navo?
Navigatoro?
Dankon

Leporino (顯示個人資料) 2010年2月6日下午12:00:58

Eddycgn:Kiel oni diras esperante "Navi" "Navigator", ilo por direkti en la aŭtomobilo?

Navi-o?
Navo?
Navigatoro?
Dankon
Navigilo. rideto.gif Ne, mi malpravas.

Birilo (por aŭtonavigado) aŭ eble ankaŭ aŭtonavigadilo.

tommjames (顯示個人資料) 2010年2月6日下午12:21:26

Indas memori ke la radiko estas navig' kaj ne nav'. La "ig" estas parto de la radiko, kaj ne sufikso.

La vorto navo estas parto de preĝejo.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月6日下午12:36:59

tommjames:Indas memori ke la radiko estas navig' kaj ne nav'. La "ig" estas parto de la radiko, kaj ne sufikso.

La vorto navo estas parto de preĝejo.
Interese!
Ili havas la meman originon, ĉu ne?

El la latina "navis" = ship.
La preĝejo kiel ŝipo aspekte kaj konstrue, la partoj de la preĝejo estas la "navatae" = navoj.
Do la radiko "navig-" estas jam en la latina etendiĝo de navis, por fari verbon.
(kiel mitigare, litigare, ktp)

Tio eble montras ke -ig- estas jam kvazaŭ latina sufikso.
Dankon

Espi (顯示個人資料) 2010年2月6日下午10:37:38

Eddycgn:Kiel oni diras esperante "Navi" "Navigator", ilo por direkti en la aŭtomobilo?

Navi-o?
Navo?
Navigatoro?
Dankon
Saluton Eddi,

mi proponus ekzemple: [movebla] navigaciilo.

Ĉu estas komprenebla?

Amike
Klaus-Peter

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月6日下午10:48:23

Espi:
Saluton Eddi,

mi proponus ekzemple: [movebla] navigaciilo.

Ĉu estas komprenebla?

Amike
Klaus-Peter
Jes, sed mi pensas, ke navigacii estas nebezonata radiko. Navigi signifas tute la saman aĵon.

Anstataŭ movebla mi ĉi-kaze cetere preferas portebla, sed verŝajne nur pro german- kaj anglalingva influo.

Espi (顯示個人資料) 2010年2月6日下午11:16:29

darkweasel:Jes, sed mi pensas, ke navigacii estas nebezonata radiko. Navigi signifas tute la saman aĵon.

Anstataŭ movebla mi ĉi-kaze cetere preferas portebla, sed verŝajne nur pro german- kaj anglalingva influo.
Saluton darkweasel,

jes vi pravas: portebla pli ĝustas.

Navigi kaj navigacii ankaŭ laŭ ReVo preskaŭ samsignifas.

Do, ĉu [portebla] navigilo povus esti la solvo?

Amike
Klaus-Peter

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月7日上午12:30:51

Do ŝajne ĝis nun nur birilo estas taŭga vorto. Mi krome proponus vojtrovilo, sed eble jam ekzistas iu kutima vorto por ĝi.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月7日上午11:07:03

Espi:
Do, ĉu [portebla] navigilo povus esti la solvo?
Jes, tiun vorton mi ŝatas.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月7日下午12:05:11

darkweasel:
Espi:
Do, ĉu [portebla] navigilo povus esti la solvo?
Jes, tiun vorton mi ŝatas.
Mi ŝatas "navigilo": estas pli mallonga.
Tiu estas voĉo de virino kiu diras "iru dekstren, iru maldekstren, post 2 kilometroj vi alvenos!", tamen ne aŭtomatike kondukas la aŭtomobilon. Kelkfoje la virino malpravas...

Portebla eble nur se la ilo ne estas fikse enkorpigita en la aŭtomobilo. Mi konas porteblajn kaj neporteblajn navigilojn.
Birilo mi ne trovis en vortaroj. Kio estas tio? En la itala "birillo" = keglo.

回到上端