본문으로

netbook?

글쓴이: maratonisto, 2010년 3월 9일

글: 11

언어: Esperanto

maratonisto (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 3:52:52

Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook-on mi ne trovis.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 5:53:54

Oni eble povus uzi porteblega komputilo. Mi ankaŭ jam vidis netbuko, sed mi ne scias, ĉu ĝin konas multaj, kaj ĉu ĝi eble estas senutila neologismo (sed ĝis kiam iu montras utilan anstataŭaĵon, mi ne konsideros ĝin tio).

novatago (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 7:09:25

maratonisto:Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook-on mi ne trovis.
La vorto notbloko laŭ mi ne indas por portebla komputilo ĉar "notebook" nur estas stulta komerca vorto kiu intencas sed ne atingas ekspliki, kia komputilo estas ĝi.

Okazas same al "netbook", kies laŭvorta traduko estus retlibro sed kompreneble, tiu vorto estas neakceptebla. Multe pli bona estus retkomputileto kvankam se ne necesas ekspliki, kia komputilo ĝi estas, portebla komputilo denove taŭgus.

Kompreneble, tio ĉi nur estas opinio.
Ĝis, Novatago

horsto (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 8:44:46

Mi opinias ke netbook estas nur komerca slogano, oni ne bezonas tiun vorton. Tio simple estas malgranda tekokomputilo (aŭ portebla komputilo).

maratonisto (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 8:47:51

En la Komputeko mi trovis:

notebook (computer) (subst.) tekkomputilo ;
notbloka komputilo

subnotebook (subst.) tekokomputileto

Subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.

Zeme (프로필 보기) 2010년 3월 16일 오후 7:25:31

maratonisto:En la Komputeko mi trovis:

notebook (computer) (subst.) tekkomputilo ;
notbloka komputilo

subnotebook (subst.) tekokomputileto

Subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.
komputeko.net estas bona ideo ke mi tre ŝatas ridulo.gif

walfino (프로필 보기) 2010년 4월 10일 오후 1:40:40

kial ne uzas retlibro? lango.gif

Sed se tio absurdas, "retkomputilo" bone aŭdiĝas.

jchthys (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오후 6:31:39

Mi uzas "tekkomputileto" (kaj mi opinias, ke "Tekkomputileto estas tekkomputilaĉo"!).

darkweasel (프로필 보기) 2010년 4월 22일 오후 6:50:29

jchthys:Mi uzas "tekkomputileto" (kaj mi opinias, ke "Tekkomputileto estas tekkomputilaĉo"!).
Dankon, sed ni ne bezonas ripeton de tiu ĉi vorto ĉie en la forumo en ambaŭ malnovaj fadenoj, kiuj temas pri tio.

(Jen la alia fadeno pri "netbook")

Miland (프로필 보기) 2010년 4월 24일 오후 2:47:54

Jen aliaj sugestoj: eta komputilo, notlibro, mana komputilo

다시 위로