Sisu juurde

Sekso, ktp

kelle poolt Roberto12, 6. aprill 2010

Postitused: 4

Keel: Esperanto

Roberto12 (Näita profiili) 6. aprill 2010 9:18.51

Ĉu ĉi tiuj tradukoj (en la anglan) estas ĝustaj?

Genro = "grammatical gender"
Sekso = "biological gender"
Maskla = "male"
Ina/femala = "female"

Kio estas la malsameco inter la du "female" vortoj?

Koiti = "to copulate" (scienca vorto)
Seksumi = "to have sex" (norma vorto)
Fiki = "to fuck" (aĉa vorto)

Oŝo-Jabe (Näita profiili) 6. aprill 2010 12:53.03

"Femala" kaj "maskla" estas pli maloftaj ol "ina" kaj "vir(seks)a", krom tio ili estas pli-malpli egalaj. Pri seksumado, ankaŭ ekzistas la vorto "amori" (to make love), sed viaj tradukoj estas ĝustaj.

tommjames (Näita profiili) 6. aprill 2010 13:01.08

Mi aldonos nur ke "genro" estas ne nur "grammatical gender" sed povas tradukiĝi ankaŭ al "genus", vorto de zoologia klasifikado.

Roberto12 (Näita profiili) 6. aprill 2010 14:58.44

Dankon uloj.

Tagasi üles