Al la enhavo

Ilo por elekti kanalojn

de rafano, 2010-aprilo-30

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

rafano (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 21:44:43

Kiel oni nomas esperante la ilon sur radioaparato por elekti aŭ ŝanĝi kanalon?
demando.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 22:59:53

La verbo estas agordi, ekz. agordi la frekvencon. Do la nomo de la ilo verŝajne estas agordilo.

rafano (Montri la profilon) 2010-majo-02 08:44:37

Verŝajne jes, sed "agordilo" (aŭ agordforko) ankaŭ estas ilo per kiu oni agordas la muzikilojn. Ĉu vere ne troviĝas alia vorto por la ilo per kiu oni elektas radiokanalojn? Verŝajne "kanalelektilo"?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-02 08:47:34

rafano:Verŝajne "kanalelektilo"?
Ĉi tiun vorton vi certe povas uzi. Eblas ankaŭ ekzemple transkanaliĝilo.

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-02 10:17:20

darkweasel:transkanaliĝilo
Terura vorto, kaj mi ankaŭ ne komprenas la logikon. Kion signifas: iĝi trans la kanalo?

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-02 10:48:26

Miaopinie agordilo tute taŭgas, tamen ankaŭ eblas kanal-elektilokanal-ŝanĝilo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-02 10:58:30

horsto:
darkweasel:transkanaliĝilo
Terura vorto, kaj mi ankaŭ ne komprenas la logikon. Kion signifas: iĝi trans la kanalo?
Mia vortaro germana-esperanta enhavas transtrajniĝi por la germana umsteigen (teme pri trajnoj). Mi formis transkanaliĝi analoge.

Jen citaĵo el Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto/Esperanto-Deutsch de Ulrich MATTHIAS kaj Dietrich M. WEIDMANN:
umsteigen (Bus) ŝanĝi la buson, transbusiĝi; (Zug) ŝanĝi la trajnon, ŝanĝi la vagonaron, transtrajniĝi
Efektive mi ofte uzas trans...iĝi-verbojn.

Reen al la supro