Към съдържанието

Ilo por elekti kanalojn

от rafano, 30 април 2010

Съобщения: 7

Език: Esperanto

rafano (Покажи профила) 30 април 2010, 21:44:43

Kiel oni nomas esperante la ilon sur radioaparato por elekti aŭ ŝanĝi kanalon?
demando.gif

horsto (Покажи профила) 30 април 2010, 22:59:53

La verbo estas agordi, ekz. agordi la frekvencon. Do la nomo de la ilo verŝajne estas agordilo.

rafano (Покажи профила) 02 май 2010, 08:44:37

Verŝajne jes, sed "agordilo" (aŭ agordforko) ankaŭ estas ilo per kiu oni agordas la muzikilojn. Ĉu vere ne troviĝas alia vorto por la ilo per kiu oni elektas radiokanalojn? Verŝajne "kanalelektilo"?

darkweasel (Покажи профила) 02 май 2010, 08:47:34

rafano:Verŝajne "kanalelektilo"?
Ĉi tiun vorton vi certe povas uzi. Eblas ankaŭ ekzemple transkanaliĝilo.

horsto (Покажи профила) 02 май 2010, 10:17:20

darkweasel:transkanaliĝilo
Terura vorto, kaj mi ankaŭ ne komprenas la logikon. Kion signifas: iĝi trans la kanalo?

Miland (Покажи профила) 02 май 2010, 10:48:26

Miaopinie agordilo tute taŭgas, tamen ankaŭ eblas kanal-elektilokanal-ŝanĝilo.

darkweasel (Покажи профила) 02 май 2010, 10:58:30

horsto:
darkweasel:transkanaliĝilo
Terura vorto, kaj mi ankaŭ ne komprenas la logikon. Kion signifas: iĝi trans la kanalo?
Mia vortaro germana-esperanta enhavas transtrajniĝi por la germana umsteigen (teme pri trajnoj). Mi formis transkanaliĝi analoge.

Jen citaĵo el Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto/Esperanto-Deutsch de Ulrich MATTHIAS kaj Dietrich M. WEIDMANN:
umsteigen (Bus) ŝanĝi la buson, transbusiĝi; (Zug) ŝanĝi la trajnon, ŝanĝi la vagonaron, transtrajniĝi
Efektive mi ofte uzas trans...iĝi-verbojn.

Обратно нагоре