Al la enhavo

ties kaj sia

de crescence, 2010-majo-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-majo-01 07:40:25

Saluton,

Mi legas en la paĝo http://verdamilio.info/org/?lang=eo jenon :

La dangera lingvo kaj ties tradukoj Esperanta

Ĉu ni povas skribi :

La dangera lingvo kaj siaj tradukoj Esperanta ?

Kiu estas la malsameco ?

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-01 09:16:40

Ĉu la danĝera lingvo ĉi tie estas Esperanto? Bonvolu doni pli da kunteksto.
Ĉu temas pri tradukojn en Esperanton aŭ Esperantaj tradukoj el aliaj lingvoj?

crescence (Montri la profilon) 2010-majo-01 09:36:22

Miland: Bonvolu doni pli da kunteksto.
Vidu ĉi tie

super-griek (Montri la profilon) 2010-majo-01 10:15:38

crescence:Saluton,

Mi legas en la paĝo http://verdamilio.info/org/?lang=eo jenon :

La dangera lingvo kaj ties tradukoj Esperanta

Ĉu ni povas skribi :

La dangera lingvo kaj siaj tradukoj Esperanta ?

Kiu estas la malsameco ?
Ni ne povas skribi siaj, sed ja ĝiaj okulumo.gif

La refleksivan pronomon 'sia' eblas uzi nur se la posedataĵo apartenas al la subjekto de la frazo:

Li amas sian edzinon. (la propran edzinon)
Li amas lian edzinon. (la edzinon de alia persono)

Estas krome akcentinde ke la posedataĵo devas aparteni al la tuta subjekto, ne nur al parto de ĝi:

Johano kaj Klara amas sian patron. (la patron de Johano kaj Klara; J. kaj K. estas gefratoj)
Johano kaj Klara amas lian patron. (la patron de Johano aŭ de alia virseksulo, sed certe ne de Klara)

Ĉu estas klare tiel?

crescence (Montri la profilon) 2010-majo-01 10:42:33

super-griek:
Ni ne povas skribi siaj, sed ja ĝiaj okulumo.gif
Estas krome akcentinde ke la posedataĵo devas aparteni al la tuta subjekto, ne nur al parto de ĝi:
Ĉu estas klare tiel?
Dankon pro via longa respondo.

Nu, kiu estas la malsameco inter ties kaj ĝia ?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-01 12:15:35

crescence:
Nu, kiu estas la malsameco inter ties kaj ĝia ?
Ne vere estas granda diferenco.

Mi pensas, ke mi ie legis, ke oni uzu ĝia (lia/ŝia), se temas pri aparteno al io, kio estis antaŭe menciita kiel subjekto, kaj ties por aparteno al io, kio estis antaŭe menciita kiel objekto. Tamen ne ŝajnas al mi, ke multaj Esperantistoj efektive uzas la lingvon tiel. Vi povas do trakti tiujn du vortojn kiel preskaŭ samsignifajn.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-01 13:12:43

crescence:
Miland: Bonvolu doni pli da kunteksto.
Vidu ĉi tie
Bone, en tiu kunteksto mi preferas ĝiaj tradukoj (el Esperanto al aliaj lingvoj).
Ties estas uzata malmulte (jen rilata paĝo de la PMEG). Tamen, en ĉi tiu kunteksto, miaopinie, ne tre gravas se oni uzas ties. Pri siaj, tamen, ĉar si ne povas esti parto de subjekto, oni devus diri, ekzemple la danĝera lingvo kun siaj tradukoj al aliaj lingvoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-01 13:23:01

Miland:Kondiĉe ke la Monda Banko kaj siaj kolegoj komprenas...
Tiu frazo evidente estas malĝusta, ĉar sia ne povas esti subjekto nek parto de subjekto.

tommjames (Montri la profilon) 2010-majo-01 13:37:27

darkweasel:
Miland:Kondiĉe ke la Monda Banko kaj siaj kolegoj komprenas...
Tiu frazo evidente estas malĝusta, ĉar sia ne povas esti subjekto nek parto de subjekto.
Jes, kaj ŝajnas al mi ke ĝuste tial ankaŭ la frazo "La dangera lingvo kaj siaj tradukoj Esperantaj" estas malĝusta ĉar ĝi estas nominativa frazo en kiu la subjekto estas la tuta frazo.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-01 15:05:16

darkweasel:
tommjames:
Prave, mi devintus uzi kun anstataŭ kaj; dankon. Mi reviziis la mesaĝon.

Reen al la supro