前往目錄

Eraro pri -ejo

貼文者: gyrus, 2010年6月17日

訊息: 3

語言: Esperanto

gyrus (顯示個人資料) 2010年6月17日下午5:41:01

En la 107a sekcio de la kurso La tuta Esperanto, skribiĝas "... manĝejo estas publika loko (restoracio), ordinare kun pluraj ĉambroj, dum manĝoĉambro estas parto de loĝejo, same kiel dormĉambro ..." sed en la TTTeja vortaro "manĝejo" estas "dining-room"!

super-griek (顯示個人資料) 2010年6月17日下午6:45:54

gyrus:En la 107a sekcio de la kurso La tuta Esperanto, skribiĝas "... manĝejo estas publika loko (restoracio), ordinare kun pluraj ĉambroj, dum manĝoĉambro estas parto de loĝejo, same kiel dormĉambro ..." sed en la TTTeja vortaro "manĝejo" estas "dining-room"!
Kvankam estas pli klare uzi "manĝoĉambro", tute ne estas malpermesite nomi manĝoĉambron manĝejo. Esence, manĝejo estas ejo kie iu manĝas rideto.gif

Martinbr (顯示個人資料) 2010年7月14日下午4:22:17

Le teksto, kiun vi citas, priskribas la plej oftan lingvouzon. Tamen, kiel super-griek jam skribis, la uzo de "manĝejo" kun la signifo "manĝoĉambro" ne estas erara (nur iomete nekutima).

Amike,
Martin

回到上端