Al la enhavo

Pri "na"

de Roberto12, 2010-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

yugary (Montri la profilon) 2010-oktobro-03 05:31:25

"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 01:18:54

yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Mi opinias, ke tio estas la plej bona solvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-09 20:51:47

nu, ni uzu na "na" kiam ne eblas uzi na "-n" rido.gif

EdRobertson (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 17:11:20

yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Vi eraras. Ne necesas aldoni akuzativan finaĵon al neasimilita vorto, kaj ellasi la finaĵon estas zamenhofe:

"Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj" (Z)

Vidu PAG Para. 178 Rim. 2(c).

yugary (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 04:06:48

EdRobertson:
yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Vi eraras. Ne necesas aldoni akuzativan finaĵon al neasimilita vorto, kaj ellasi la finaĵon estas zamenhofe:

"Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj" (Z)

Vidu PAG Para. 178 Rim. 2(c).
Sed vidu ankaŭ la zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento.

qwertz (Montri la profilon) 2011-decembro-31 14:43:55

Ankaŭ ekzistas vikipedio enskribo Na (prepozicio). Ĉe Muzaiko.info forumo ankaŭ kelkaj uzantoj uzas na-prepozicion.

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-01 05:43:29

qwertz:Na (prepozicio)
Shaine esperantistoj shatas strangajn kaj nekongruajn solvojn. Inventi idiotan prepozicion anstataue forigi akuzativon en rektvordordo. Au uzi tiun mem prepozicion in chiuj kazoj...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-januaro-01 10:58:28

lgg:Shaine esperantistoj shatas strangajn kaj nekongruajn solvojn.
Ne, aliokaze ili skribus kiel vi. senkulpa.gif

Reen al la supro