Al la enhavo

Pri "na"

de Roberto12, 2010-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 20:29:33

Mi scias ke iuj uzus la er-vorton "na" por montri akuzativon kiam sen ĝi, nenio montrus la akuzativon. Ekzemple, "du (uloj) vidis tri (ulojn)" iĝus "du vidis na tri". Mi volas scii kie oni metu la artiklon ("la") kiam ankaŭ estas "na". Ĉu oni skribas "la du vidis la na tri" aŭ "la du vidis na la tri" ?

(Tiel persono kiu ne uzas "na", la demando ne estas tre grava por mi. Sed mi volas scii rideto.gif )

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 20:54:36

Mi supozas "vidis na la tri". En artikolo de Bertilo Wennergren pri naismo estas ekzemplo Ili vizitis na la bela La Chaŭ-de-fonds.

utku (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:07:31

Se ĝi ekzistus, ni eble taksus ĝin kiel propozicio, do 'na la' estus pli natura.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 07:45:34

Evidente *na funkcias tute kiel prepozicio.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 12:26:07

Mi akordas vin. Dankon.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 13:27:28

Roberto12:Mi akordas vin. Dankon.
Mi pensas ke:

“Akordi” estas netransitiva verbo kaj ne estas ago kiu iras rekte al “vi”.

Oni devas diri : mi akordas kun vi

Ailanto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 13:39:37

Mi malofte uzas na "na", sed estas refreŝige vidi diskuttemon pri la uzo, anstataŭ pri ĉu oni uzus!

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 13:45:40

Mi neniam uzas "na". Pro tio ke ĝi ne estas en la gramatikaj libroj nek en la kursoj.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 20:24:47

Belmiro:
Roberto12:Mi akordas vin. Dankon.
Mi pensas ke:

“Akordi” estas netransitiva verbo kaj ne estas ago kiu iras rekte al “vi”.

Oni devas diri : mi akordas kun vi
Mi ĵus legis pri ĉi-tiu verbo en ReVo, kaj ŝajnas ke vi pravas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 13:45:02

Por mi, na estas utila kiam oni ne povas volas aldoni -n finaĵo.

Mi preferas Peugeot *-n* ->> mi preferas na Peugeot

Reen al la supro