去目錄頁

Ĉu vi blasfemas Esperante?

vincas, 2010年8月11日

讯息: 69

语言: Esperanto

vincas (显示个人资料) 2010年8月11日下午12:08:45

Bonvolu respondi ^_^

AlfRoland (显示个人资料) 2010年8月11日下午12:33:23

vincas:Bonvolu respondi ^_^
Interesa demando. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj unu el la malfacilaĵoj ĝuste estas trovi ekvivalentojn al la svedaj blasfemoj.

Belmiro (显示个人资料) 2010年8月11日下午3:35:54

Ne! Mi ne blasfemas. Mi ne bezonas tion fari. Tamen al tiuj kiuj volas traduki povas esti utila la paĝo:

http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

Amike

Belmiro

vincas (显示个人资料) 2010年8月11日下午4:23:38

AlfRoland:
vincas:Bonvolu respondi ^_^
Interesa demando. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj unu el la malfacilaĵoj ĝuste estas trovi ekvivalentojn al la svedaj blasfemoj.
Ĉu en Esperanto mankas sakraĵojn ?

AlfRoland (显示个人资料) 2010年8月11日下午4:37:45

vincas:
AlfRoland:
vincas:Bonvolu respondi ^_^
Interesa demando. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj unu el la malfacilaĵoj ĝuste estas trovi ekvivalentojn al la svedaj blasfemoj.
Ĉu en Esperanto mankas sakraĵojn ?
Eble ne mankas sakraĵojn, sed kelkfoje estas malfacile trovi samsignifajn kompare al origina teksto.

sinjoro (显示个人资料) 2010年8月26日上午8:10:46

Mi blasfemas, se postulas tion cirkonstancoj. Kaj mi pensas, ke la blasfemebloj en Esperanto estas tre abundaj okulumo.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年9月3日下午10:43:25

Belmiro:Tamen al tiuj kiuj volas traduki povas esti utila la paĝo:
http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html
Tre interese, do mankas la traduko en iu ajn lingvo..
Kelkajn esprimojn oni povas tuj kompreni, aliajn malfacile ...

Altebrilas (显示个人资料) 2010年9月26日上午12:23:24

La listo estas riĉa, sed miksas vortojn de diversaj specoj, kvankam rilataj al la samaj temoj: familiaraj, intence maldecaj, metaforaj, eŭfemismaj, ktp.

Mi supozas, ke la "sakra povo" de ĉiu vorto dependas de la kulturo de la aŭscultantoj.

Mi iam aŭdis "Zamfik", kaj mi supozas, ke oni kreis tiun vorton speciale por est certa ŝoki ĉiujn esperantistojn.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年9月26日下午3:47:10

Blasfemi estas nur vortoj....
Murdi estas pli malbone.

formiĉjo (显示个人资料) 2010年9月29日上午7:34:59

Eddycgn:Blasfemi estas nur vortoj....
Murdi estas pli malbone.
el la abundo de la koro parolas la buŝo.
Luko 6:45

回到上端