Til indholdet

Saluto! (Unua mesaĝo)

af lufthanza, 22. sep. 2010

Meddelelser: 13

Sprog: Esperanto

lufthanza (Vise profilen) 22. sep. 2010 19.56.34

Mia nomo estas lufthanza. Mi freŝe ekis lerni Esperanto. Mi esperas esti pova al komunikas bone kun ĝin baldaŭ.

qwertz (Vise profilen) 22. sep. 2010 20.36.15

Slu/Sal'/Saluton Lufthanza. Ĉu vi estas piloto? okulumo.gif

lufthanza (Vise profilen) 22. sep. 2010 21.07.20

Ne. Neniu elektas "lufthanza" por ilia salutnomo. Tial mi ĉiam prenas ĝin.

galvis (Vise profilen) 23. sep. 2010 12.52.25

Saluton, estas bone havi novan samideanon.

Ke vi havu sorton pri via partoprenado.

lufthanza (Vise profilen) 24. sep. 2010 01.05.27

Multaj dankojn al vi. Bonvolu diru se mi erare parolas esperanton.

KoLonJaNo (Vise profilen) 24. sep. 2010 15.05.22

Saluton!

lufthanza:Mia nomo estas lufthanza.
Ĉu vi ŝatas flugi per aviadiloj de la germana firmao Lufthansa? rideto.gif

lufthansa:Mi freŝe ekis lerni Esperanton.
Anstataŭ ekis lerni vi povus diri ankaŭ eklernis, ĉar ek- ja estas inter la kutimaj prefiksoj.

lufthanza:Mi esperas esti pova al komunikas komuniki bone kun per ĝin baldaŭ.
Kolonjano

KoLonJaNo (Vise profilen) 24. sep. 2010 15.09.27

Saluton!

lufthanza:Multajn[/b] dankojn [al vi]. Bonvolu dirui se mi erare parolas eEsperanton.
Anstataŭ Bonvolu diri vi povus uzi ankaŭ Bonvole diru.

Kolonjano

Genjix (Vise profilen) 24. sep. 2010 16.48.07

Kial vi deprenis la j-ojn? Mi ne scias vi uzas "multan aĵon"... Kion ĝi signifas?

multajn aĵojn = many things
multan aĵon = kio?

KoLonJaNo (Vise profilen) 24. sep. 2010 17.00.06

Saluton!

Genjix:Kial vi deprenis la j-ojn? Mi ne scias vi uzas "multan aĵon"... Kion ĝi signifas?

multajn aĵojn = many things
multan aĵon = kio?
Principe jes.

Sed dum en la angla (kaj certe ankaŭ en iuj aliaj lingvoj, i.a. la latina: gratias agere = danki [al iu]) dankado nepre pluralas (thanks), en Esperanto oni ne faras tion:

Dankon!

Kaj se oni volas certigi, ke oni dankas ne nur iom, sed tre, oni povas aldoni adjektivon, kiu kompreneble aperu ankaŭ singulare:

Multan dankon!

Kolonjano

Genjix (Vise profilen) 24. sep. 2010 17.42.56

Bone. Ni diras angle "many thanks", ne "much thanks".

many thanks = thanks, thanks, thanks ridulo.gif
much thanks = pli da thanks

Korektiĝinte, mi konscias mi pensis angle.

Tilbage til start