До змісту

Kio estis Jesuo?

від palaman, 23 вересня 2010 р.

Повідомлення: 197

Мова: Esperanto

AlfRoland (Переглянути профіль) 25 вересня 2010 р. 07:10:49

formiĉjo:Jesuo Kristo diris, ke li estas Dio, do li estas aŭ Sinjoro, aŭ mensoganto aŭ frenezulo. Li ne povas esti bona persono se li mensogis kaj li ne povas esti frenezulo se li remensosanigas tre multajn homojn. Estas neniu elekto, krom tiuj tri elektoj. Se li ne estas frenezulo, kaj li ne estas mensoganto, tiam li estas la sinjoro kaj savanto, kaj li juĝos la mondon.
Ŝajne logika argumentado, sed vi antaŭneprigas ke li resanigis malsanulojn. Bonvole provu tiun ateston. Krome, imagu ke kuracisto, kiu per medikamento resanigus pacienton, ankaŭ ŝajnigas ke li estas Dio. Ĉu li vere estas??

Mi voĉdonas ke Jesuo estis frenezulo.

kris42 (Переглянути профіль) 25 вересня 2010 р. 17:34:44

li estis la filino de Dio. Li donis lia vivo por ni. Li estas nia Salvulo.
http://identi.ca/notice/51573823

http://identi.ca/search/notice?q=jesuo

Oŝo-Jabe (Переглянути профіль) 25 вересня 2010 р. 18:52:39

formiĉjo:Jesuo Kristo diris, ke li estas Dio, do li estas aŭ Sinjoro, aŭ mensoganto aŭ frenezulo. Li ne povas esti bona persono se li mensogis kaj li ne povas esti frenezulo se li remensosanigas tre multajn homojn. Estas neniu elekto, krom tiuj tri elektoj. Se li ne estas frenezulo, kaj li ne estas mensoganto, tiam li estas la sinjoro kaj savanto, kaj li juĝos la mondon.
Ekzistas alia eblo: li estas (plejparte) mito. Ĉu ni certe scias iun ajn, kiun li diris? Rigardu Sokraton, por scii, kiom ofte disĉiploj nekorekte raportas la vortojn de siaj instruistoj. Platono verkis kaj biografiaĵojn kaj fikciaĵojn pri Sokrato.

mihxil (Переглянути профіль) 25 вересня 2010 р. 19:33:17

kris42:li estis la filino de Dio. Li donis lia vivo por ni. Li estas nia Salvulo.
Kiel vi eksciis?

vincas (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 13:06:38

miĥil:
kris42:li estis la filino de Dio. Li donis lia vivo por ni. Li estas nia Salvulo.
Kiel vi eksciis?
Eble el Biblio okulumo.gif

>li estis la filino....

FILINO shoko.gif

mihxil (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 14:22:18

AlfRoland:Ŝajne logika argumentado, sed vi antaŭneprigas ke li resanigis malsanulojn. Bonvole provu tiun ateston. Krome, imagu ke kuracisto, kiu per medikamento resanigus pacienton, ankaŭ ŝajnigas ke li estas Dio. Ĉu li vere estas??
Kaj kial diable li resanigus nur kelkajn malsanulojn. Se li estus Dio mem, li same bone povus resanigi ĉiujn malsanulojn, kaj do forigi la malsanon mem.

Cetere, male al Jesuo, kuracistoj foje ja sukcesis eĉ pri tio lasta. Eĉe, ili estus pli sukcesaj se ne foje religiaj stulteguloj disvastigus la fiideon ke vakcinado estas malbona.

Eddycgn (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 16:03:36

Hieraŭ du testimonioj de Ĝeovo vizitis nin.
Ni diskutis tre longe. Al mi ŝatas diskuti.

Mi diris al ili ke Jesuo estis, laŭ kelkaj historiistoj, revoluciulo. Ke li volis batali, per vortoj kaj per popolmovado, la fakton ke la judanoj akceptis la okupadon de la romianoj.
Vere ne estis la romianoj kiuj mortigis lin, sed la judanoj.
La teorioj kaj religiaj legendoj pri amo ktp. estis kreiitaj per Paŭlo, longe pli malfrue.
Hmmm... Kiu scias?

Algis (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 17:20:15

miĥil:
AlfRoland:Ŝajne logika argumentado, sed vi antaŭneprigas ke li resanigis malsanulojn. Bonvole provu tiun ateston. Krome, imagu ke kuracisto, kiu per medikamento resanigus pacienton, ankaŭ ŝajnigas ke li estas Dio. Ĉu li vere estas??
Kaj kial diable li resanigus nur kelkajn malsanulojn. Se li estus Dio mem, li same bone povus resanigi ĉiujn malsanulojn, kaj do forigi la malsanon mem.

Cetere, male al Jesuo, kuracistoj foje ja sukcesis eĉ pri tio lasta. Eĉe, ili estus pli sukcesaj se ne foje religiaj stulteguloj disvastigus la fiideon ke vakcinado estas malbona.

Algis (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 17:52:03

Do,mi daûre penas respondi al mi^hil: Inter alie malsano estas dialogo inter Dio kaj homo,kaj enmiksado de tria persono ne estas dezirata,^gis malsanulo mem ne komprenis kaûzon de sia malsano.

Algis (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 17:58:56

Jesuo resanigis nur tiujn,kiuj estis pretaj kompreni kaûzon de sia malsano kaj plu vivi juste. Li diris:via kredo resanigis vin,iru kaj ne peku plu.
Do,vi facile povas trovi ligon inter peko kaj malsano.(sed tio ankaû havas esceptojn)

Назад до початку