Wpisy: 197
Język: Esperanto
AlfRoland (Pokaż profil) 7 października 2010, 21:08:30
tonda:Mi proponas kompromison: Ŝli probable estis transvestismulo! redakto: aŭ mi eble dirus hermafrodito!?
Estas la unua foje en mia vivo ke mi legas ke Jeuo estis virino,diri tion lau mi estas grava eraro
mihxil (Pokaż profil) 8 października 2010, 03:11:38
tonda:Estas la unua foje en mia vivo ke mi legas ke Jeuo estis virino,diri tion lau mi estas grava eraroEble estas pli grava eraro ke estu grava tiu eraro ke li aŭ ŝi estis virino. Ĉu ne pli gravas tio kion instruanto faras kaj diras ol ties preciza rolo en eventuala seksa reproduktado?
Eddycgn (Pokaż profil) 8 października 2010, 10:23:17
En la antikva mondo estis multaj inaj dioj, grekaj, egiptaj, hindia, ĉe la Sumeroj, la Hetitoj ktp.
mihxil (Pokaż profil) 8 października 2010, 15:05:26
Eddycgn:En la antikva mondo estis multaj inaj dioj, grekaj, egiptaj, hindia, ĉe la Sumeroj, la Hetitoj ktp.La katolikoj ankaŭ havas kelkajn, ĉu ne? Plej fama kompreneble estas Maria, kiu estas adorata pli malpli kiel Diino.
Miland (Pokaż profil) 8 października 2010, 17:29:55
miĥil:Maria, kiu estas adorata pli malpli kiel Diino.Neĝuste. Laŭ katolika doktrino ŝi estis kreita de Dio, kaj kiel homo bezonis la gracon de Dio, tamen tiu graco malhelpis ŝin agi malbone. Ŝi estas kiel la plej bona kaj potenca kristana sanktulino, sed ne Dio.
mihxil (Pokaż profil) 8 października 2010, 20:42:57
Miland:Mi iom moke diris tion. Ja scias mi ke katolikoj ne mem dirus ke Maria estas diino. Sed de ekstere ja certe foje aspektas tiel. Oni preĝas al ŝi kaj oni adoras ŝin kaj ŝiajn bildojn. Mi supozas do ke se oni objektive observus nur la konduton de tiuj homoj ke ne estus tiom stranga konkludo ke ili konsideras ŝin ia diino.miĥil:Maria, kiu estas adorata pli malpli kiel Diino.Neĝuste. Laŭ katolika doktrino ŝi estis kreita de Dio, kaj kiel homo bezonis la gracon de Dio, tamen tiu graco malhelpis ŝin agi malbone. Ŝi estas kiel la plej bona kaj potenca kristana sanktulino, sed ne Dio.
Algis (Pokaż profil) 8 października 2010, 21:24:14
Mi nur volas aldoni,ke tiel nomataj mirakloj ne kontraûas le^gojn de naturo. Afero estas tiu,ke homoj ankoraû ne scias ^ciujn le^gojn de naturo.
Miland (Pokaż profil) 9 października 2010, 10:13:49
miĥil:Oni preĝas al ŝi kaj oni adoras ŝin kaj ŝiajn bildojn. Mi supozas do ke se oni objektive observus nur la konduton de tiuj homoj ke ne estus tiom stranga konkludo ke ili konsideras ŝin ia diino.Justa komento. Tamen ne temas nur pri vido sed ankaŭ aŭdo. Ekzemple jen konata katolika preĝo kiun oni aŭdas ofte: Sankta Maria, patrino de Dio, preĝu por ni pekantoj, nun kaj je horo de nia morto. Do oni petas ŝin preĝi al Dio por ni, kvazaŭ ŝi estus potenca sanktulino.
Glaux (Pokaż profil) 9 października 2010, 11:56:04
palaman:Nu, mi volas ekkoni la opniojn de la forumanoj.En la neŭtrala spaco celita de Zamenhof, esperantisto laŭteorie devas lasi hejme sian religion, kontraŭreligiajn opiniojn, kulturajn morojn kaj kulturajn antaŭjuĝojn, kaj zorgi nur pri "tio kio estas universala". Oni parolu pri Jesuo, kiel homo, dio, dio-homo aŭ mito nur en privata rondo. Strange, "neŭtraleco" ĉe la nuntempaj esperantistoj emas iĝi la malo de la "neŭtraleco" laŭ Zamenhof: nuntempaj esperantistoj (sekvantaj la bulonjan principon laŭ kiu la internacia lingvo estas "nur lingvo) nun rajtas diri ĉion ajn pri kaj kontraŭ kristanismo, kaj diri ĉion ajn pri kaj favore al la homara diverseco, religia (kondiĉe ke tiu religio ne estu kristanismo), kultura, lingva, ktp. Tio ne estis la celo de la zamenhofa projekto kiu estis ia parentezado de maluniversaleco. Esti KONTRAŬ la zamenhofaj idealoj ne estas peko, kompreneble, sed tiam oni ne imagu ke la "nurlingva principo" helpos krei toleremon kaj pacon.
Miland (Pokaż profil) 9 października 2010, 12:01:45
Glaŭ:En la neŭtrala spaco celita de Zamenhof, esperantisto laŭteorie devas lasi hejme sian religion, kontraŭreligiajn opiniojn, kulturajn morojn kaj kulturajn antaŭjuĝojn, kaj zorgi nur pri "tio kio estas universala".Ĉu vi povas doni citaĵon el la majstro pri tio, ke ni lasu la proprajn vidpunktojn hejmen (eĉ se estas bona ideo)?