Сообщений: 37
Язык: Esperanto
Dakila_Sidhi (Показать профиль) 17 января 2014 г., 15:20:02
qwertyuiop
asdfghjkl
zxcvbnm
AlfRoland (Показать профиль) 17 января 2014 г., 21:19:55
Urho:Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).AlfRoland:Via Esperanto-klavaro estas tre bona, se QWERTY-klavaro estas uzata.Urho:Mia hejmefarita klavaro jenas:Urho:Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:
ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
a s d f g h j k l
z ĉ c v b n m
La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?
ĝ w e r t ĵ u i o p ĥ
a s d f g h j k l ŝ ŭ
z ĉ c v b n m
kaj la origina sveda:
q w e r t y u i o p å
a s d f g h j k l ö ä
z x c v b n m
ĉiuj aliaj klavoj same funkcias en ambaŭ klavaroj. Per la dekstra win-klavo mi rapide ŝanĝas inter la du klavaroj.
Tamen, estus interese scii kial vi elektis:kial ne
- ĥ <=> å
- ĉ <=> x
Parenteze, la origina sveda klavaro estas uzata ankaŭ en Finnlando.
- ĥ <=> x
- ĉ <=> å ?
Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.
Ubuntu havas propran eo-klavaron sed ĝi estas modifiita usona klavaro.
Urho (Показать профиль) 19 января 2014 г., 7:26:32
bv. legi la antaŭan diskuton ĉi tie.
AlfRoland:Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).Jes, tiuj estas tre bonaj principoj.
AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.Mi havas la porteblan komputilon de Apple (MacBook Pro), kaj mi ne uzas en ĝi QWERTY-klavaron, sed mian propran ÅUIOGV-klavaron (aŭ Esperanto-klavaron). Eble mi iam havigos la komputilon kun Ubuntu…(?)
Tamen, mi faris vian Esperanto-klavaron por Makintoŝo kun etaj ŝanĝoj: en la klavaro estas ankaŭ la litero X kaj la litero Ĥ estas en la sama klavo kun H. Nature la klavo de la litero Ĉ ŝanĝiĝis. – La klavaro estas jena:
Ĝ W E R T Ĵ U I O P Ĉ ¨
A S D F G H J K L Ŝ Ŭ '
< Z X C V B N M , . -
Do, la komo (,) estas uzata kiel senpaŝa klavo (angle: dead key):
komo + h → ĥ (aŭ komo + x → ĥ)
komo + ĝ → q
komo + ĵ → y
komo + u → ü
komo + o → ö (aŭ komo + ŝ → ö)
komo + ĉ → å
komo + a → ä (aŭ komo + ŭ → ä)
komo + z → ž
komo + s → š
komo + c → č
kaj plie
la komo funkcias ankaŭ kiel vera komo (,):
komo + spaco → komo (, x) kun spaco
komo + cifero → komo (,0) sen spaco
komo + komo → komo (,) sen spaco
ktp.
Ĝisdatigita: 2019-05-03
Urho (Показать профиль) 3 мая 2019 г., 6:39:52
le_chaz:Antaŭ nelonge, mi ekuzis franclingvan dvorak-klavaron nomitan "bépo":Jes, la BÉPO-klavaro estas bona klavaro por franclingvanoj, kiuj uzas operaciumojn Linux, MacOS aŭ Windows.
bépoè^dljzw
auie,ctsrnmç
êàyx.k'qghf
Mi ankoraŭ ne reakiris mian antaŭan lerton kun la ordinara klavaro, sed ĝi estas multe pli komforta!
Pliajn informojn vi trovas ĉi tie →.
Kaj jen la nova AZERTY-standardo (lanĉita: 2019-04-02):
• La nouvelle AZERTY
cellus (Показать профиль) 24 июня 2019 г., 14:26:30
Mi tre ŝatas la Dvorak-klavaron kaj kiam mi mobilizis sufiĉe da kuraĝo mi provos instali la internacian usonan Mac-klavaron.
Urho (Показать профиль) 26 июня 2019 г., 6:42:48
Parenteze, vi povas ĉiam krei propran klavaron por via Makintoŝo per la programeto Ukelele.
Por saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj (iOS kaj Android) mi rekomendas uzi MessagEase-klavaron. Vidu mian profilan bildon.
Por tajpi en Esperanto provu ankaŭ jenajn klavarojn:
• Typewise Keyboard (Android, iOS)
• SwiftKey (Android, iOS)
• AnySoftKeyboard (Android)
• Multiling O Keyboard + emoji (Android)
• Fleksy (Android)
• Gboard (Android)
• Keybee (Android) — bv, noti malĉefajn literojn
• Esperanta Klavaro (iOS)
• HERO Keyboard (iOS) — bv, noti malĉefajn literojn
→ 2022-06-11 : Fleksy
Urho (Показать профиль) 10 июня 2022 г., 13:45:40
Fenris_kcf:Mi finfine havis eblon testi tiun ideon, kaj mi enmetis miajn klavarojn en dosierojn fi kaj epo:iqlight:Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?Simple enmetu vian aranĝon en dosieron de /usr/share/X11/xkb/symbols
→ /usr/share/X11/xkb/symbols/fi
→ /usr/share/X11/xkb/symbols/epo
Se vi regas la finnan lingvon, bv. informiĝi pri la afero en la fadeno Uusi suomalainen näppäimistöasettelu ĉe la forumo de Linux.fi.
Bonvolu noti: fi = la finna lingvo: epo = Esperanto
P.S. — Mi do uzas distribuon Linux Mint (Cinnamon).