Aller au contenu

Kiel estas via klavaro?

de mister, 28 septembre 2010

Messages : 37

Langue: Esperanto

Dakila_Sidhi (Voir le profil) 17 janvier 2014 15:20:02

La Filipinoj uzas la QWERTY klavaron, kiu estas la plej ordinara klavarfasono.

qwertyuiop
asdfghjkl
zxcvbnm

AlfRoland (Voir le profil) 17 janvier 2014 21:19:55

Urho:
AlfRoland:
Urho:
Urho:Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?
Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:

 ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
  a s d f g h j k l
   z ĉ c v b n m

La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?
Mia hejmefarita klavaro jenas:

ĝ w e r t ĵ u i o p ĥ
  a s d f g h j k l ŝ ŭ
    z ĉ c v b n m

kaj la origina sveda:

q w e r t y u i o p å
  a s d f g h j k l ö ä
    z x c v b n m

ĉiuj aliaj klavoj same funkcias en ambaŭ klavaroj. Per la dekstra win-klavo mi rapide ŝanĝas inter la du klavaroj.
Via Esperanto-klavaro estas tre bona, se QWERTY-klavaro estas uzata. ridulo.gif

Tamen, estus interese scii kial vi elektis:
  • ĥ <=> å
  • ĉ <=> x
kial ne
  • ĥ <=> x
  • ĉ <=> å ?
Parenteze, la origina sveda klavaro estas uzata ankaŭ en Finnlando.
Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).

Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.

Ubuntu havas propran eo-klavaron sed ĝi estas modifiita usona klavaro.

Urho (Voir le profil) 19 janvier 2014 07:26:32

Esperanto-klavaro por finna- kaj svedlingvanoj

bv. legi la antaŭan diskuton ĉi tie.

AlfRoland:Unue å,ä kaj ö estis evidentaj kandidatoj sed ankaŭ x,q kaj y ne estas en eo-alfabeto. Ĉar mia familia nomo komencas per "w" kaj pro tio mi elektis ne uzi ĝin. Cetere estas pli malpli hazarda elekto. Plej gravas por mi ke ĉiuj aliaj signoj restu en siaj lokoj (,.:;!? ktp).
Jes, tiuj estas tre bonaj principoj. ridulo.gif

AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, sed eble mia solvo estas uzebla en ankaŭ aliaj versioj de Linukso. Se vi volas testi ĝin mi volonte sendos la dosieron.
Mi havas la porteblan komputilon de Apple (MacBook Pro), kaj mi ne uzas en ĝi QWERTY-klavaron, sed mian propran ÅUIOGV-klavaron (aŭ Esperanto-klavaron). Eble mi iam havigos la komputilon kun Ubuntu…(?)

Tamen, mi faris vian Esperanto-klavaron por Makintoŝo kun etaj ŝanĝoj: en la klavaro estas ankaŭ la litero X kaj la litero Ĥ estas en la sama klavo kun H. Nature la klavo de la litero Ĉ ŝanĝiĝis. – La klavaro estas jena:

Ĝ W E R T Ĵ U I O P Ĉ ¨
  A S D F G H J K L Ŝ Ŭ '
< Z X C V B N M , . -

Do, la komo (,) estas uzata kiel senpaŝa klavo (angle: dead key):

  komo + h → ĥ (aŭ komo + x → ĥ)
  komo + ĝ → q
  komo + ĵ → y
  komo + u → ü
  komo + o → ö (aŭ komo + ŝ → ö)
  komo + ĉ → å
  komo + a → ä (aŭ komo + ŭ → ä)
  komo + z → ž
  komo + s → š
  komo + c → č

kaj plie

la komo funkcias ankaŭ kiel vera komo (,):

  komo + spaco → komo (, x) kun spaco
  komo + cifero → komo (,0) sen spaco
  komo + komo → komo (,) sen spaco
  ktp.

Ĝisdatigita: 2019-05-03

Urho (Voir le profil) 3 mai 2019 06:39:52

le_chaz:Antaŭ nelonge, mi ekuzis franclingvan dvorak-klavaron nomitan "bépo":
bépoè^dljzw
auie,ctsrnmç
êàyx.k'qghf

Mi ankoraŭ ne reakiris mian antaŭan lerton kun la ordinara klavaro, sed ĝi estas multe pli komforta!
Jes, la BÉPO-klavaro estas bona klavaro por franclingvanoj, kiuj uzas operaciumojn Linux, MacOSWindows.
Pliajn informojn vi trovas ĉi tie →.

Kaj jen la nova AZERTY-standardo (lanĉita: 2019-04-02):
La nouvelle AZERTY

cellus (Voir le profil) 24 juin 2019 14:26:30

Mi kredis ke Lernu! mortis kaj ne interesiĝis pri ĝi dum longa tempo, kaj hazarde kiam mi trastudis la legosignojn (laŭ mia sved-esperanta vortaro tio estas la vorto por bookmark. Kaj lige kun tio mi revenis al Lernu! Kaj mi trovas ke pluraj esperantistoj scias pri la Dvorak-klavaro. Mi trovis retejon kiu havas dvorak-klavaron por la sveda lingvo. Mi instalis ĝin en mia Mac-computilo. Por skribi la esperantajn literojn mi uzas la pligrandigitan, etendigitan, usonan klavaron.

Mi tre ŝatas la Dvorak-klavaron kaj kiam mi mobilizis sufiĉe da kuraĝo mi provos instali la internacian usonan Mac-klavaron.

Urho (Voir le profil) 26 juin 2019 06:42:48

cellus,
Parenteze, vi povas ĉiam krei propran klavaron por via Makintoŝo per la programeto Ukelele.

Por saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj (iOS kaj Android) mi rekomendas uzi MessagEase-klavaron. Vidu mian profilan bildon.
Por tajpi en Esperanto provu ankaŭ jenajn klavarojn:
Typewise Keyboard (Android, iOS)
SwiftKey (Android, iOS)
AnySoftKeyboard (Android)
Multiling O Keyboard + emoji (Android)
Fleksy (Android)
• Gboard (Android)
Keybee (Android) — bv, noti malĉefajn literojn
• Esperanta Klavaro (iOS)
HERO Keyboard (iOS) — bv, noti malĉefajn literojn

2022-06-11 : Fleksy

Urho (Voir le profil) 10 juin 2022 13:45:40

Fenris_kcf:
iqlight:Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Simple enmetu vian aranĝon en dosieron de /usr/share/X11/xkb/symbols
Mi finfine havis eblon testi tiun ideon, kaj mi enmetis miajn klavarojn en dosierojn fi kaj epo:
/usr/share/X11/xkb/symbols/fi
/usr/share/X11/xkb/symbols/epo

Se vi regas la finnan lingvon, bv. informiĝi pri la afero en la fadeno Uusi suomalainen näppäimistöasettelu ĉe la forumo de Linux.fi.

Bonvolu noti: fi = la finna lingvo: epo = Esperanto

P.S. — Mi do uzas distribuon Linux Mint (Cinnamon).

Retour au début