Messaggi: 51
Lingua: Esperanto
zan (Mostra il profilo) 03 novembre 2010 08:42:18
zan:Kion vi(legantoj) opinias pri la kvar insuloj inter rusujo kaj japanio? Nome, Itrupo Kunaŝiro Ŝikotano kaj Habomaioj.Verdire la problemo ege koncernas la militon. La traktato post la milito la venkintaj landoj decidis, ke Kurilajn insulojn posedas sovet-unio. Tiam oni ne konsideris, ke Ŝikotano kaj Habomaioj estas Kurilaj.
Kiam tiel, kiel vi solvas?
Eddycgn (Mostra il profilo) 03 novembre 2010 13:49:46
zan:Japanio kaj Rusio donacu la Kurilajn al la mondo kaj farigu internacia teritorio...!zan:Kion vi(legantoj) opinias pri la kvar insuloj inter rusujo kaj japanio? Nome, Itrupo Kunaŝiro Ŝikotano kaj Habomaioj.Verdire la problemo ege koncernas la militon. La traktato post la milito la venkintaj landoj decidis, ke Kurilajn insulojn posedas sovet-unio. Tiam oni ne konsideris, ke Ŝikotano kaj Habomaioj estas Kurilaj.
Kiam tiel, kiel vi solvas?
(Kie oni parolu esperante, kompreneble)
Altebrilas (Mostra il profilo) 03 novembre 2010 22:16:48
Japanio deklaris milton, perdis g'in kaj perdis la insulojn. Ĉu Japanio devas fari militon al Rusio por rehavi ilin? Prefere ne.
Ĉu la aliaj landoj (pere de UNO, ekz.) devas trudi tion al Rusio? Nome de kio? kaj per kiuj rimedoj?
Prefere, oni lasu la aferojn tiaj, kiaj ili estas kaj helpu homojn, kiuj ne volas vivi en Rusio elmigri en Japanion.
Eble iam en la estonteco internaciaj traktatoj ebligos referendumojn por lasi la popolojn elekti al kiu lando ili deziras aparteni.
zan (Mostra il profilo) 04 novembre 2010 01:06:43
Kiel opinias rusoj?
Greedn (Mostra il profilo) 04 novembre 2010 12:52:01
zan:Efektive rusujo tenas la insulojn por uzi kiel 'karto'n(atuto? kiel diri esperante?). 'Karto' estas ilo por avantaĝigi la kondiĉon de la posedanto. Do, rusujo ne redonos ilin al japanio, ĉar oni volas teni karton kiel eble plej longe.tute egale al mi.
Kiel opinias rusoj?
ŝajnas, ke la insuloj estas ankaŭ atuto de japanaj politikistoj por sia popolo, kiam ili perdas poentojn.
tio ne estas la grava problemo, tuŝata vivoj de homoj en niaj landoj, ni ne devas zorgi pri tio
maratonisto (Mostra il profilo) 04 novembre 2010 21:10:50
zan:Efektive rusujo tenas la insulojn por uzi kiel 'karto'n(atuto? kiel diri esperante?). 'Karto' estas ilo por avantaĝigi la kondiĉon de la posedanto. Do, rusujo ne redonos ilin al japanio, ĉar oni volas teni karton kiel eble plej longe.Tute ne. Rusio simple ne intencas donaci la insulojn al Japanio. Neniu ŝtato venkinta militon faras tion. Alie ankaŭ multaj eŭropaj landoj volus fari revizion de militoj.
Kiel opinias rusoj?
zan (Mostra il profilo) 05 novembre 2010 09:41:50
maratonisto:Alie ankaŭ multaj eŭropaj landoj volus fari revizion de militoj.Mi komprenas. La landlimoj inter eŭropaj landoj ĉiam ŝanĝiĝadis.
La insuloj probable ne estas alloga loko por nuntempaj rusoj. Tamen rusujo neniam redonos la insulojn al japanio, sed tamen ankaŭ japanio neniel rezignos. Eble kiam estontece japanio kaj rusujo fariĝos perfekte pacemaj kaj amikaj landoj, oni ne plendos pri la landlimo, kvankam neniu scias kiam estos tiam. Ĝis tiam vana ludo daŭros...
maratonisto (Mostra il profilo) 05 novembre 2010 12:09:32
zan:La insuloj probable ne estas alloga loko por nuntempaj rusoj. Tamen rusujo neniam redonos la insulojn al japanio, sed tamen ankaŭ japanio neniel rezignos. Eble kiam estontece japanio kaj rusujo fariĝos perfekte pacemaj kaj amikaj landoj, oni ne plendos pri la landlimo, kvankam neniu scias kiam estos tiam. Ĝis tiam vana ludo daŭros...Mi konsentas. Anglio kaj Francio militis kaj malamikis dum jarcentoj. Nun ili klarigis ĉiujn landlimojn kaj devas esti amikoj. En Eŭropo nun ne ekzistas alia vojo. Sed iuj negativaj konsekvencoj de malamikeco restis daŭre: kiam Francujo enkondukis la metrikan sistemon de mezuroj, la angloj ne volis akcepti "malamikan" sistemon.
Altebrilas (Mostra il profilo) 05 novembre 2010 13:16:31
maratonisto (Mostra il profilo) 05 novembre 2010 17:20:52
Altebrilas:la angloj promesis adopti decimalan sistemonKiun decimalan sistemon?