Đi đến phần nội dung

Orienta Azio

viết bởi zan, Ngày 12 tháng 10 năm 2010

Tin nhắn: 51

Nội dung: Esperanto

zan (Xem thông tin cá nhân) 08:42:18 Ngày 03 tháng 11 năm 2010

zan:Kion vi(legantoj) opinias pri la kvar insuloj inter rusujo kaj japanio? Nome, Itrupo Kunaŝiro Ŝikotano kaj Habomaioj.
Verdire la problemo ege koncernas la militon. La traktato post la milito la venkintaj landoj decidis, ke Kurilajn insulojn posedas sovet-unio. Tiam oni ne konsideris, ke Ŝikotano kaj Habomaioj estas Kurilaj.

Kiam tiel, kiel vi solvas?

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 13:49:46 Ngày 03 tháng 11 năm 2010

zan:
zan:Kion vi(legantoj) opinias pri la kvar insuloj inter rusujo kaj japanio? Nome, Itrupo Kunaŝiro Ŝikotano kaj Habomaioj.
Verdire la problemo ege koncernas la militon. La traktato post la milito la venkintaj landoj decidis, ke Kurilajn insulojn posedas sovet-unio. Tiam oni ne konsideris, ke Ŝikotano kaj Habomaioj estas Kurilaj.

Kiam tiel, kiel vi solvas?
Japanio kaj Rusio donacu la Kurilajn al la mondo kaj farigu internacia teritorio...!
(Kie oni parolu esperante, kompreneble)

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:16:48 Ngày 03 tháng 11 năm 2010

Post militoj, iuj teritorioj transiris de unu lando al la alia. Elzac-Loreno transiris plurfoje de Francio al Germanio okaze de la du mondmilitoj.

Japanio deklaris milton, perdis g'in kaj perdis la insulojn. Ĉu Japanio devas fari militon al Rusio por rehavi ilin? Prefere ne.

Ĉu la aliaj landoj (pere de UNO, ekz.) devas trudi tion al Rusio? Nome de kio? kaj per kiuj rimedoj?

Prefere, oni lasu la aferojn tiaj, kiaj ili estas kaj helpu homojn, kiuj ne volas vivi en Rusio elmigri en Japanion.

Eble iam en la estonteco internaciaj traktatoj ebligos referendumojn por lasi la popolojn elekti al kiu lando ili deziras aparteni.

zan (Xem thông tin cá nhân) 01:06:43 Ngày 04 tháng 11 năm 2010

Efektive rusujo tenas la insulojn por uzi kiel 'karto'n(atuto? kiel diri esperante?). 'Karto' estas ilo por avantaĝigi la kondiĉon de la posedanto. Do, rusujo ne redonos ilin al japanio, ĉar oni volas teni karton kiel eble plej longe. malgajo.gif
Kiel opinias rusoj?

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 12:52:01 Ngày 04 tháng 11 năm 2010

zan:Efektive rusujo tenas la insulojn por uzi kiel 'karto'n(atuto? kiel diri esperante?). 'Karto' estas ilo por avantaĝigi la kondiĉon de la posedanto. Do, rusujo ne redonos ilin al japanio, ĉar oni volas teni karton kiel eble plej longe. malgajo.gif
Kiel opinias rusoj?
tute egale al mi.
ŝajnas, ke la insuloj estas ankaŭ atuto de japanaj politikistoj por sia popolo, kiam ili perdas poentojn.
tio ne estas la grava problemo, tuŝata vivoj de homoj en niaj landoj, ni ne devas zorgi pri tio

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 21:10:50 Ngày 04 tháng 11 năm 2010

zan:Efektive rusujo tenas la insulojn por uzi kiel 'karto'n(atuto? kiel diri esperante?). 'Karto' estas ilo por avantaĝigi la kondiĉon de la posedanto. Do, rusujo ne redonos ilin al japanio, ĉar oni volas teni karton kiel eble plej longe. malgajo.gif
Kiel opinias rusoj?
Tute ne. Rusio simple ne intencas donaci la insulojn al Japanio. Neniu ŝtato venkinta militon faras tion. Alie ankaŭ multaj eŭropaj landoj volus fari revizion de militoj.

zan (Xem thông tin cá nhân) 09:41:50 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

maratonisto:Alie ankaŭ multaj eŭropaj landoj volus fari revizion de militoj.
Mi komprenas. La landlimoj inter eŭropaj landoj ĉiam ŝanĝiĝadis.

La insuloj probable ne estas alloga loko por nuntempaj rusoj. Tamen rusujo neniam redonos la insulojn al japanio, sed tamen ankaŭ japanio neniel rezignos. Eble kiam estontece japanio kaj rusujo fariĝos perfekte pacemaj kaj amikaj landoj, oni ne plendos pri la landlimo, kvankam neniu scias kiam estos tiam. Ĝis tiam vana ludo daŭros...

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 12:09:32 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

zan:La insuloj probable ne estas alloga loko por nuntempaj rusoj. Tamen rusujo neniam redonos la insulojn al japanio, sed tamen ankaŭ japanio neniel rezignos. Eble kiam estontece japanio kaj rusujo fariĝos perfekte pacemaj kaj amikaj landoj, oni ne plendos pri la landlimo, kvankam neniu scias kiam estos tiam. Ĝis tiam vana ludo daŭros...
Mi konsentas. Anglio kaj Francio militis kaj malamikis dum jarcentoj. Nun ili klarigis ĉiujn landlimojn kaj devas esti amikoj. En Eŭropo nun ne ekzistas alia vojo. Sed iuj negativaj konsekvencoj de malamikeco restis daŭre: kiam Francujo enkondukis la metrikan sistemon de mezuroj, la angloj ne volis akcepti "malamikan" sistemon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:16:31 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Poste, la angloj promesis adopti decimalan sistemon interŝange de adopto, far Francio, de la Meridiano de Grinviĉo. Tion faris la francoj, kaj la angloj ne plenumis sian promeson.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 17:20:52 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Altebrilas:la angloj promesis adopti decimalan sistemon
Kiun decimalan sistemon?

Quay lại