Til innholdet

Juna Afganino - rigardu!

fra glig,2010 10 14

Meldinger: 46

Språk: Esperanto

glig (Å vise profilen) 2010 10 14 21:55:12

Mi petas rigardu ĉi tie:

http://danas.net.hr/svijet/page/2010/10/12/05220...

La fotoj montras unu Afganinon kun tranĉita nazo fare de ŝia edzo. Li faris tion, ĉar ŝi forkuris de li post multaj mistraktoj.

Ŝi geedziĝis kun li kiam ŝi havis nur 12 jarojn. Nune ŝi havas 17 jarojn kaj havas artefaritan nazon. Ŝi loĝas en iu familio en Kalifornio, Usono.

Kaj mi ne povas kompreni ion; Ĉu estas tiele pro islamaj influoj (islama religio, koranaj normoj ktp...) aŭ nur pro mensostato de tiuj homoj? Mi neniel povas lasi iujn antaŭjuĝojn pri islamaj homoj.

Al la retpaĝo, kiun mi starigis ĉi tie, ekzistas unu filmeto en youtube (se vi scias anglan).

mathieubriere (Å vise profilen) 2010 10 14 22:59:35

Afganujo estas violentega lando. La popolo travivis multajn militjarojn kaj la viroj havas la tutan povon...
Sed ne forgesu ke eĉ en eŭropaj landoj multaj virinoj suferas pro siaj edzoj aŭ koramikoj.

Genjix (Å vise profilen) 2010 10 15 03:59:00

Mia koro falas pro ŝi. Mia patro naskiĝis en Irano kaj mi havas kaj pasporto kaj nacieco de tie. Islamo estas naŭza kaj diabla religio. Islamano ruinigis Irano, kiu estis moviĝi al moderna vivo. Diablaj viroj, kiuj forĵetis junajn virinojn de fenestroj. Fiviroj! mi esperas ke islamo mortiĝos kaj ilia pedofilestro mankos. Religio nur ruinigas al la mondo.

Tamen mi mem havas islamajn amikojn, afablaj amikoj. Do ne malamu islamanojn, sed malamu la mens-viruson.

Miland (Å vise profilen) 2010 10 15 09:05:46

glig:La fotoj montras unu Afganinon kun tranĉita nazo fare de ŝia edzo.
Vere aĉa afero farita de aĉaj homoj. Sed dank al' Usonanaj ĥirurgoj, ŝi estas pritraktanta, kaj ni esperu ke ŝia beleco tute revenos!

glig (Å vise profilen) 2010 10 15 15:19:02

mathieubriere:
Sed ne forgesu ke eĉ en eŭropaj landoj multaj virinoj suferas pro siaj edzoj aŭ koramikoj.
Jes, mi konsentas, sed vi ne povas kompari eŭropajn landojn kun Irano. Ĉi tie en Eŭropa estas tute alia situacio ol en Afgano kaj aliaj islamaj landoj.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 10 15 15:39:19

glig:... Ŝi loĝas en iu familio en Kalifornio, Usono.
Se ŝi loĝas nun en Kalifornio, ŝi estas bonŝanca.
Mi legis pri aliaj junulinoj (3 kunkune) en Afganistano kaj Pakistanujo (precize Beluĉistanujo), kiuj forkuris ĉar ili ne volis edzigi al viroj elektitaj per la familio.
Ili sepultigitis vivantaj!

Mi ne scias se tio estas religio aŭ tradicio. Por mi tio estas terure kaj barbareco!

Rohan (Å vise profilen) 2010 10 15 15:55:09

Genjix:Islamo estas naŭza kaj diabla religio. ... Diablaj viroj, kiuj forĵetis junajn virinojn de fenestroj. Fiviroj! mi esperas ke islamo mortiĝos kaj ilia pedofilestro mankos. Religio nur ruinigas al la mondo.
Miaj pensoj ekzakte.

Religio mortu.

dobri (Å vise profilen) 2010 10 15 16:18:35

Mi samopinias, ke religio faras pli da malutilaĵoj ol bonaj aferoj. Kaj ne nur islamo!

Miland (Å vise profilen) 2010 10 15 16:25:28

Miaopinie homoj pli kulpas ol siaj religioj pro malbonfarado. Mi ja esperas ke la Talebana movado detruiĝos kaj ke islamaj kulturoj kiuj subpremas virinojn renversiĝos tiuflanke. Sed ni estu zorgaj pri juĝi iun ajn tutan kulturon tro supraĵe, aŭ tro simple.

Rohan (Å vise profilen) 2010 10 15 17:43:35

Miland:Sed ni estu zorgaj pri juĝi iun ajn tutan kulturon tro supraĵe, aŭ tro simple.
Mi konsentas. Kaj mi do ŝatus pliklarigi mian starpunkton.

Laŭ mi, dio ne ekzistas. Mi kredas ankaŭ ke la mondo iĝus ĝenerale pli bona se religio malaperus. La koncepto de dio al mi memorigas la koncepton de 'la granda mensogo' de Josef Gebels (ĝermane: Joseph Goebbels): li asertis ke se mensogo estas sufiĉe kolosa, kaj se oni ĝin ripetas sufiĉfoje, oni povas konvinki grandan nombron de homoj pri ĝia vereco.

Do mi (ek)luktas por ĉi tiu kredo mia. Kaj ŝatus ĝin disvastigi. La reston de iu ajn kulturo, krom la religia parto, mi ne volas kritiki nek minaci nek atenci.

Tibake til toppen