Juna Afganino - rigardu!
de glig, 14 de outubro de 2010
Mensagens: 46
Idioma: Esperanto
glig (Mostrar o perfil) 14 de outubro de 2010 21:55:12
http://danas.net.hr/svijet/page/2010/10/12/05220...
La fotoj montras unu Afganinon kun tranĉita nazo fare de ŝia edzo. Li faris tion, ĉar ŝi forkuris de li post multaj mistraktoj.
Ŝi geedziĝis kun li kiam ŝi havis nur 12 jarojn. Nune ŝi havas 17 jarojn kaj havas artefaritan nazon. Ŝi loĝas en iu familio en Kalifornio, Usono.
Kaj mi ne povas kompreni ion; Ĉu estas tiele pro islamaj influoj (islama religio, koranaj normoj ktp...) aŭ nur pro mensostato de tiuj homoj? Mi neniel povas lasi iujn antaŭjuĝojn pri islamaj homoj.
Al la retpaĝo, kiun mi starigis ĉi tie, ekzistas unu filmeto en youtube (se vi scias anglan).
mathieubriere (Mostrar o perfil) 14 de outubro de 2010 22:59:35
Sed ne forgesu ke eĉ en eŭropaj landoj multaj virinoj suferas pro siaj edzoj aŭ koramikoj.
Genjix (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 03:59:00
Tamen mi mem havas islamajn amikojn, afablaj amikoj. Do ne malamu islamanojn, sed malamu la mens-viruson.
Miland (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 09:05:46
glig:La fotoj montras unu Afganinon kun tranĉita nazo fare de ŝia edzo.Vere aĉa afero farita de aĉaj homoj. Sed dank al' Usonanaj ĥirurgoj, ŝi estas pritraktanta, kaj ni esperu ke ŝia beleco tute revenos!
glig (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 15:19:02
mathieubriere:Jes, mi konsentas, sed vi ne povas kompari eŭropajn landojn kun Irano. Ĉi tie en Eŭropa estas tute alia situacio ol en Afgano kaj aliaj islamaj landoj.
Sed ne forgesu ke eĉ en eŭropaj landoj multaj virinoj suferas pro siaj edzoj aŭ koramikoj.
Eddycgn (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 15:39:19
glig:... Ŝi loĝas en iu familio en Kalifornio, Usono.Se ŝi loĝas nun en Kalifornio, ŝi estas bonŝanca.
Mi legis pri aliaj junulinoj (3 kunkune) en Afganistano kaj Pakistanujo (precize Beluĉistanujo), kiuj forkuris ĉar ili ne volis edzigi al viroj elektitaj per la familio.
Ili sepultigitis vivantaj!
Mi ne scias se tio estas religio aŭ tradicio. Por mi tio estas terure kaj barbareco!
Rohan (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 15:55:09
Genjix:Islamo estas naŭza kaj diabla religio. ... Diablaj viroj, kiuj forĵetis junajn virinojn de fenestroj. Fiviroj! mi esperas ke islamo mortiĝos kaj ilia pedofilestro mankos. Religio nur ruinigas al la mondo.Miaj pensoj ekzakte.
Religio mortu.
dobri (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 16:18:35
Miland (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 16:25:28
Rohan (Mostrar o perfil) 15 de outubro de 2010 17:43:35
Miland:Sed ni estu zorgaj pri juĝi iun ajn tutan kulturon tro supraĵe, aŭ tro simple.Mi konsentas. Kaj mi do ŝatus pliklarigi mian starpunkton.
Laŭ mi, dio ne ekzistas. Mi kredas ankaŭ ke la mondo iĝus ĝenerale pli bona se religio malaperus. La koncepto de dio al mi memorigas la koncepton de 'la granda mensogo' de Josef Gebels (ĝermane: Joseph Goebbels): li asertis ke se mensogo estas sufiĉe kolosa, kaj se oni ĝin ripetas sufiĉfoje, oni povas konvinki grandan nombron de homoj pri ĝia vereco.
Do mi (ek)luktas por ĉi tiu kredo mia. Kaj ŝatus ĝin disvastigi. La reston de iu ajn kulturo, krom la religia parto, mi ne volas kritiki nek minaci nek atenci.