Al contingut

Ni la katalunoj ne estas hispanoj: diferencoj inter katalunoj kaj hispanoj

de kingkat, 18 de desembre de 2010

Missatges: 51

Llengua: Esperanto

Greedn (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2010 20.13.16

mi iom ekstertemas, sed hodiaŭ mi trovis la interesan videon , kiu montras kiel ofte ŝanĝiĝis landlimoj en Eŭropo dum lastaj 10 jarcentoj

spektu ĝin pliboniginte kvaliton ĝis 480p

sinjoro (Mostra el perfil) 19 de desembre de 2010 1.03.50

Mi pensas ke pluraj katalunoj hontus pri tia ŝovinisma opiniaro.

Krome, aldonante ''ES'' al via provilo vi montras ne tion, ke vi apartenas al la hispana nacio, sed ke vi loĝas en la sendependa lando Hispanujo. Tiun statuson Katalunujo ne posedas.

ceigered (Mostra el perfil) 19 de desembre de 2010 3.48.37

Dankon @Novtago pro via komprenhelpo al mi pri la aferoj inter katalunujo kaj la resto de Hispanujo.

Do, kiel mi pensis, ne estas problemo nun. Demandi ke katalunujo povas eliĝi el hispanujo estas kiel se Novgorodanoj en Rusujo dirus ke ili ne estas Rusoj, jes?

Mi opinias, kingkat, ke vi devus feliĉi ĉar viaj rajtoj kaj via vivo ne estas minacataj. Vi ne estas Nordkoreo aŭ afgano, kie estas maltrankviligo aŭ vi ne eĉ scius se estas bela mondo ĉirkaŭ la muregoj de via nacio.

Se Hispanujo estus malbona kaj mavega nacio, do sendependeco ne estus malaĉa ideo. Sed, laŭ mia scio, Hispanujo estas bela kaj bonega nacio en eŭropo, kiu ankaŭ estas bela kaj bonega. Do ne estas problemo por vi, ĉu ne?

Kaj, ĉu vi vere estas kataluna? Ekzemple, ĉu eblas ke via familio venis el aliaj parto de Hispanujo al Kataluno? Mi estas "Aŭstraliano" sed mi vere estas Brito, ne [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Indi%C4%9Denaj_a%C5%ADstralianoj]Praloĝanto[/url].

zan (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 8.48.13

Ja mi iam legis libron pri la historio de Katalunio. Laŭ la libro, en kiu la aŭtoro skribis baze de sia sperto en Barcelono antaŭ 30 jaroj, katalunoj havas propran lingvon kaj kulturon kaj fieris sian identecon. Katalunio estus sendependa lando, se la historio permesus tion. Mi ne komprenas kial eŭropanoj tiel malafablas al la sendependiĝo de Katalunio. Vi jam havas EU-on. Kial ankoraŭ nun vi ligas sin al la landlimoj?

Eĉ se reganta popolo afable permesas kiel eble plej grandan liberecon al regata popolo, regata popolo probable volas sendependiĝi.

ceigered (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 9.31.15

zan:Mi ne komprenas kial eŭropanoj tiel malafablas al la sendependiĝo de Katalunio. Vi jam havas EU-on. Kial ankoraŭ nun vi ligas sin al la landlimoj?
(Mi supozas ke vi estas Japana (kun la "JP"))
Ĉu vi feliĉus se Okinavo aŭ Hokajdo volus sendependiĝi? Probable ne, mi supozas, ĉar ĝi ne estas bona por la unueco aŭ la ekonomio de Japanujo.

Simile, se Okcidenta Aŭstralio volus sendependiĝi, tio ne estus bona por la nacio de la Aŭstralianoj.

Multaj Eŭropanoj pli volas ke Eŭropo unuiĝus plu, ol se Eŭropo apartiĝus. Ankaŭ, ĉiuj homoj en Katalunujo ne pensas ke ili estas "katalunaj", sed pensas ke ili estas "Hispanaj". Do, multaj homoj eble kataluniĝus eĉ se ili ne volus kataluniĝi kaj nur volus resti kiel hispanoj.

Kaj se Katalunujon kreus oni, la estonto por la socio kaj ekonomio de tiu nova nacio estus pli malfacila ol se katalunujo restus parto de hispanujo, ktp.

MI bedaŭras se mi faris multajn erarojn tie ĉi, mi estas laca nun! ridulo.gif

karulo (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 10.24.18

Estas tre malprudente arogi al si la reprezenton de tuta kolektivo, ĉi kaze tutan landon!Kvankam mi vidas neniun problemon rilate al hipoteza sendependa Katalunio, mi klopodas distingi inter mia opinio kaj miaj argumentoj disde la opinio kaj argumentoj de aliaj katalunoj.
Lautvoĉi ke ni estas tre malsamaj de hispanoj estas absurde kaj utila por nenio, despli se oni miksas privatajn opiniojn kaj gustojn kun pli malpli akcepteblaj rezonadoj.

novatago (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 14.43.03

zan:katalunoj havas propran lingvon kaj kulturon kaj fieris sian identecon.
Jes, kaj ankaŭ aliaj hispanaj popoloj estas tiel.

zan:Katalunio estus sendependa lando, se la historio permesus tion.
Certe. Ankaŭ estus tiel por aliaj eŭropaj, amerikaj, aziaj, aŭstralaj kaj afrikaj regionoj, kiuj nuntempe ne estas sendependaj.

zan:Mi ne komprenas kial eŭropanoj tiel malafablas al la sendependiĝo de Katalunio. Vi jam havas EU-on. Kial ankoraŭ nun vi ligas sin vin al la landlimoj?
Fakte, la saman demandon oni povus fari al katalunoj. Kial estas problemo esti parto el Hispanujo kaj ne estas problemo esti parto el la Europa Unio (multaj politikistoj katalunaj defendas tion)?. Ĉu katalunoj estas pli similaj al britoj ol al la aragonanoj? (Aragono nuntempe estas regiono kiu apudas al la kataluna regiono).

zan:Eĉ se reganta popolo afable permesas kiel eble plej grandan liberecon al regata popolo, regata popolo probable volas sendependiĝi.
Jes, certe tio eblas kaj okazas kaj ankaŭ povas okazi kontraŭe. Ekzemple la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĝibraltaro]britaj ĝibraltaranoj[/url] loĝas en la suda parto de la Iberia duoninsulo kaj ili nek volas esti sendependaj (almenaŭ mi ne aŭdis iam pri tio) nek volas esti denove hispanaj.

Sendependeco neniam garantiis liberon, konservadon de kulturon, lingvon kaj fierecon. Do, oni zorgu pri kio oni deziras ĉar ĝi povus realiĝi.

Ĝis, Novatago.

Silvestre (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 18.07.27

Nu, mi ne konsentis kun la unua mesaĝo, sed estas ion direnda. Nuna Hispanio estas naciista politika projekto, kiu postulas la hispanan lingvon, kiel ĉefa lingvo en la tuta ŝtato. Por atingi tion -la naciista celo, ne nura lingvo- la hispana registaro klopodas senhalte per limigitaj lingvorajtoj; malhelpas komunikado inter la katalunaj regionoj; malpermezas federi ilin; subtenas malĝustan ekonomikan rilaton inter regionoj; licigas lernolibrojn uzitajn en katalunaj regionoj, per kiuj oni kaŝas la bazan territorian informon (por kredigi al la gelernantoj, ke sia lingvo estas malvaste parolata do malvalora); aprobas leĝoj, per kiu hispana lingvo kaj leĝoj superregas aliajn lingvojn kaj proprajn leĝojn; ktp. En franca katalunlando, tiu minoritatigo preskaŭ sukcesis.

Do, rekta murdigo ne estas nun timenda -nur iamaj malliberigoj- sed malaperigo de la popolo (popolo, etno, tribo) jes, eĉ se nia situacio estas pli bona ol tiu de la plejparto el senŝtataj popoloj en Eŭropo. Ĉu ni devus rezigni? Miaopinie, ne. Ĉu sendependiĝo solvos ĉion? Ne. Ĉu kataluna popolo bezonas sendependiĝo por transvivi? Probable, jes. Ĉu ni devas daurigi sociajn luktojn, krom sendependeco? Kompreneble, jes. Ankaŭ.

novatago (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 19.28.58

Silvestre:Nu, mi ne konsentis kun la unua mesaĝo, sed estas ion direnda. Nuna Hispanio estas naciista politika projekto, kiu postulas la hispanan lingvon, kiel ĉefa lingvo en la tuta ŝtato.
Postulas la hispanan kiel ĉefan komunan lingvon kaj garantias al la dulingvaj (trilingva kaze de Katalunio) regionoj uzi siajn proprajn lingvojn. Oni devas diri ĉion.

Silvestre:malhelpas komunikado inter la katalunaj regionoj;
Vi devus pruvi tion. Ĉiuj la hispanoj rajtas libere moviĝi/telefoni/interretumi al aliaj hispanoj. Fakte mi memoras ke dum la naŭdeka jardeko mi iris el Katalunio rekte al Valencio kaj neniu petis permesilojn, identigilojn aŭ tiajn aferojn. Ĉu vi iris ekster Katalunio lastatempe?

Silvestre:subtenas malĝustan ekonomikan rilaton inter regionoj;
Jes, vi pravas Katalunio, Madrido kaj aliaj du aŭ tri (el 17) regionoj riĉiĝis multe pli ol aliaj hispanaj regionoj.

Silvestre:licigas lernolibrojn uzitajn en katalunaj regionoj, per kiuj oni kaŝas la bazan territorian informon (por kredigi al la gelernantoj, ke sia lingvo estas malvaste parolata do malvalora);
Eble tiuj libroj diras ke iuj lingvoj estas malvaste parolataj tamen la konkludo pri malvaloro estas nur via.

Silvestre:aprobas leĝoj, per kiu hispana lingvo kaj leĝoj superregas aliajn lingvojn kaj proprajn leĝojn; ktp. En franca katalunlando, tiu minoritatigo preskaŭ sukcesis.
En Hispanujo, kutime oni aprobas leĝojn por ĉiuj la hispanoj, foje ankaŭ oni aprobas leĝojn nur por favori naciistajn postulojn de iuj regionoj.

Krom legi la edukaj rajtoj, kiujn mi jam motris al vi, ankaŭ mi legis lastatempe la rajtoj de la katalunoj en la rilatoj kun servaj entreprenoj (vendejoj, telefonaj servoj, elektra servo, ktp) kaj ĉiu kataluno rajtas ricevi ties informon katalune. Fakte tiel okazas. Pruvu al mi ke mi mensogas.

La kataluna lingvo, en Hispanujo ne estas en danĝero.

Silvestre:Do, rekta murdigo ne estas nun timenda -nur iamaj malliberigoj- sed malaperigo de la popolo (popolo, etno, tribo) jes,
Jes kaj tiun danĝeron ankaŭ havas la regionoj, kiuj perdas pli kaj pli loĝantojn ĉar ne eblas trovi laboron. En multaj vilaĝoj de mia provinco la hispanoj estas minoritato kaj majoritato estas sudamerikanoj (kiuj por mi estas bonvenaj), sed necesas legi novaĵojn el aliaj regionoj por scii tiaj aĵoj.

Silvestre:eĉ se nia situacio estas pli bona ol tiu de la plejparto el senŝtataj popoloj en Eŭropo. Ĉu ni devus rezigni? Miaopinie, ne.
Ne rezignu, mi petas. Sed mi ankaŭ petas, ne mensogu.

Silvestre:Ĉu sendependiĝo solvos ĉion? Ne. Ĉu kataluna popolo bezonas sendependiĝo por transvivi? Probable, jes.
Nur laŭ naciistaj teorioj, aliaj opinias alie.

Silvestre:Ĉu ni devas daurigi sociajn luktojn, krom sendependeco? Kompreneble, jes. Ankaŭ.
Mi konsentas kaj eble tiuj aliaj luktoj devus esti pli gravaj.

Ĝis, Novatago.

Wilhelm (Mostra el perfil) 20 de desembre de 2010 19.42.47

sinjoro:Mi pensas ke pluraj katalunoj hontus pri tia ŝovinisma opiniaro.
Kial lia opiniaro estas ŝovinisma?
Ĉu ĝi estis ŝovinisma por polandanoj deziri esti libera el de la ruslanda imperio?

Tornar a dalt