Al la enhavo

Forviĝos

de icecreamcastles, 2010-decembro-19

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

icecreamcastles (Montri la profilon) 2010-decembro-19 06:41:31

Saluton!

Mi nomiĝas Elias. Mi ne povas trov traduko por la vorto 'Forviĝos'. Helpon?

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-19 11:24:54

Tio certe estas skriberaro. for povus esti prepozicio kaj -iĝ- povus esti sufikso, sed ne ekzistas vorto kiu ekas per forv- kaj ne ekzistas vorto kiu ekas per viĝ-.

icecreamcastles (Montri la profilon) 2010-decembro-19 21:47:59

Koran dankon!

Mi trovis la ne ekzista vorto 'forviĝos' estis en Esperanto traduko de 'L'Internationale'.

"La paseon plene ni forviĝos"

La traduko estas tie ĉi:
http://www.angelfire.com/pq/svechka/#ESPERANTO

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-decembro-19 22:22:37

Saluton!

icecreamcastles:"La paseon plene ni forviĝos"

La traduko estas tie ĉi:
http://www.angelfire.com/pq/svechka/#ESPERANTO
Surbaze de kelkaj etnolingvaj versioj mi konjektus, ke la fakta vorto estu

forviŝos

Kolonjano

icecreamcastles (Montri la profilon) 2010-decembro-19 22:39:10

KoLonJaNo:Saluton!

icecreamcastles:"La paseon plene ni forviĝos"

La traduko estas tie ĉi:
http://www.angelfire.com/pq/svechka/#ESPERANTO
Surbaze de kelkaj etnolingvaj versioj mi konjektus, ke la fakta vorto estu

forviŝos

Kolonjano
Koran dankon, KoLonJaNo!

La traduko estas komprenebla al min nun.

Dankon denove.

Reen al la supro