Al la enhavo

Feliĉan Kristnaskon!

de Eddycgn, 2010-decembro-23

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Sueroski (Montri la profilon) 2010-decembro-23 19:02:08

En Pola: Wesołych Świąt sal.gif

glig (Montri la profilon) 2010-decembro-23 19:15:37

Ironchef:Nun mi havas lingveman demandon ridulo.gif

En la angla (kaj aliaj) la vorto "Kristnasko" estas koncernita kun la vortoj "Kristo" kaj "Naski" aŭ "Festo", aŭ kun ideoj pri "sankta nokto".

Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
Ĉar kroata apartenas al la slavaj lingvoj, mi respondos al vi.

Dependas de kiu lando vi priparolas, ĉar ie estas la plejmulte da ortodoksantoj kaj ie da katolikantoj.

Tie ĉi en Kroatio la plejmulto estas katolika. Do la traduko de ĉi tiu frazo "Sretan Božić!" estus "Feliĉan Dieton!"(Dio-Dieto).

En Serbio kie la plejmulto estas ortodoksa la frazo estas iom malsimila. Por ekzemple iu gratulas al iu Kristnaskon. Tiu unua diras : "Христос се роди!" (Hristos se rodi!)-Kristo naskiĝis!. La dua ulo tiam respondas: "Ваистину се роди!" (Vaistinu se rodi!)-Vere Li naskiĝis!

En Serbio estas ankaŭ uzata la sama frazo kiel en Kroatio, iom malsimila en vortfarado: "Srećan Božić!" (Sreĉan Boĵiĉ!)

Do dependas de lando kaj ĝia oficiala religio. La vorto "Kristnasko" almenaŭ en Kroatio kaj Serbio estas koncernita kun Dio aŭ Dieto (en ambaŭ landoj) kaj kun Kristo (en Serbio).

ljbookworm (Montri la profilon) 2010-decembro-23 19:24:13

En la skota gaela lingvo- Nollaig chridheil agus bliadhna mhath ùr!

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-23 20:58:04

Ironchef:
Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-23 20:58:14

Hispanio:En la hispana oni skribas ¡ komence de la frazo, do:

¡Feliz navidad!
Así?
¡Feliz Navidad!

¡ = Alt+0161

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-23 21:02:28

ljbookworm:En la skota gaela lingvo- Nollaig chridheil agus bliadhna mhath ùr!
Tre longa!
Kio ĝi signifas vorte?

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-24 07:53:54

En la japana; merii kurisumasu (laŭ japana prononco de Merry Christmas)
Ŝajnas al mi, ke japanoj malofte dirias "kurisumasu omedetou"(japana traduko de Merry Christmas). Ni japanoj festas Kristnaskon sed verŝajne pensas, ke Kristnasko estas alilanda festo. Tial ni ne diras japane "omedetou" al Kristnasko, laŭ mia rezonado.

Koracio (Montri la profilon) 2010-decembro-25 14:50:51

En la hungara:

Boldog karácsonyt!

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-25 16:08:28

sinjoro:La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"
Kaj por pliklarigi, ke temas pri Kristnasko, oni povas aldoni Bożego Narodzenia ("de Dia Naskiĝo").

Do Wesołych Świąt Bożego Narodzenia al ĉiuj, eĉ al sinjoro, kiu en alia fadeno akuzis min, ke mi ne scias Esperanton, sed ial daŭre ne deziras diri, kie mi montris tiun nescion.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-decembro-25 17:28:23

Feliz Navidad!

Feliz Natal!

Joyeu× Noël!

Merry Christmas!

Bonvolu kompletigi per via lingvo ...!

Maligayang Pasko~![/quote]Linksmų Kalėdų!Gajan Kristnaskon!

Reen al la supro