Feliĉan Kristnaskon!
од Eddycgn, 23. децембар 2010.
Поруке: 26
Језик: Esperanto
Sueroski (Погледати профил) 23. децембар 2010. 19.02.08
glig (Погледати профил) 23. децембар 2010. 19.15.37
Ironchef:Nun mi havas lingveman demandonĈar kroata apartenas al la slavaj lingvoj, mi respondos al vi.
En la angla (kaj aliaj) la vorto "Kristnasko" estas koncernita kun la vortoj "Kristo" kaj "Naski" aŭ "Festo", aŭ kun ideoj pri "sankta nokto".
Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
Dependas de kiu lando vi priparolas, ĉar ie estas la plejmulte da ortodoksantoj kaj ie da katolikantoj.
Tie ĉi en Kroatio la plejmulto estas katolika. Do la traduko de ĉi tiu frazo "Sretan Božić!" estus "Feliĉan Dieton!"(Dio-Dieto).
En Serbio kie la plejmulto estas ortodoksa la frazo estas iom malsimila. Por ekzemple iu gratulas al iu Kristnaskon. Tiu unua diras : "Христос се роди!" (Hristos se rodi!)-Kristo naskiĝis!. La dua ulo tiam respondas: "Ваистину се роди!" (Vaistinu se rodi!)-Vere Li naskiĝis!
En Serbio estas ankaŭ uzata la sama frazo kiel en Kroatio, iom malsimila en vortfarado: "Srećan Božić!" (Sreĉan Boĵiĉ!)
Do dependas de lando kaj ĝia oficiala religio. La vorto "Kristnasko" almenaŭ en Kroatio kaj Serbio estas koncernita kun Dio aŭ Dieto (en ambaŭ landoj) kaj kun Kristo (en Serbio).
ljbookworm (Погледати профил) 23. децембар 2010. 19.24.13
sinjoro (Погледати профил) 23. децембар 2010. 20.58.04
Ironchef:La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"
Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
Eddycgn (Погледати профил) 23. децембар 2010. 20.58.14
Hispanio:En la hispana oni skribas ¡ komence de la frazo, do:Así?
¡Feliz navidad!
¡Feliz Navidad!
¡ = Alt+0161
Eddycgn (Погледати профил) 23. децембар 2010. 21.02.28
ljbookworm:En la skota gaela lingvo- Nollaig chridheil agus bliadhna mhath ùr!Tre longa!
Kio ĝi signifas vorte?
zan (Погледати профил) 24. децембар 2010. 07.53.54
Ŝajnas al mi, ke japanoj malofte dirias "kurisumasu omedetou"(japana traduko de Merry Christmas). Ni japanoj festas Kristnaskon sed verŝajne pensas, ke Kristnasko estas alilanda festo. Tial ni ne diras japane "omedetou" al Kristnasko, laŭ mia rezonado.
Koracio (Погледати профил) 25. децембар 2010. 14.50.51
Boldog karácsonyt!
fekaldemokratio (Погледати профил) 25. децембар 2010. 16.08.28
sinjoro:La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"Kaj por pliklarigi, ke temas pri Kristnasko, oni povas aldoni Bożego Narodzenia ("de Dia Naskiĝo").
Do Wesołych Świąt Bożego Narodzenia al ĉiuj, eĉ al sinjoro, kiu en alia fadeno akuzis min, ke mi ne scias Esperanton, sed ial daŭre ne deziras diri, kie mi montris tiun nescion.
sinjoro (Погледати профил) 25. децембар 2010. 20.08.42
fekaldemokratio:Interese, mi eĉ ne sciis ke mi akuzis kaj ke mi ion ne deziras diri
Do Wesołych Świąt Bożego Narodzenia al ĉiuj, eĉ al sinjoro, kiu en alia fadeno akuzis min, ke mi ne scias Esperanton, sed ial daŭre ne deziras diri, kie mi montris tiun nescion.
Ĉiukaze - feliĉan kristnaskon kaj novjaron!