לתוכן העניינים

Feliĉan Kristnaskon!

של Eddycgn, 23 בדצמבר 2010

הודעות: 30

שפה: Esperanto

Sueroski (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 19:02:08

En Pola: Wesołych Świąt sal.gif

glig (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 19:15:37

Ironchef:Nun mi havas lingveman demandon ridulo.gif

En la angla (kaj aliaj) la vorto "Kristnasko" estas koncernita kun la vortoj "Kristo" kaj "Naski" aŭ "Festo", aŭ kun ideoj pri "sankta nokto".

Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
Ĉar kroata apartenas al la slavaj lingvoj, mi respondos al vi.

Dependas de kiu lando vi priparolas, ĉar ie estas la plejmulte da ortodoksantoj kaj ie da katolikantoj.

Tie ĉi en Kroatio la plejmulto estas katolika. Do la traduko de ĉi tiu frazo "Sretan Božić!" estus "Feliĉan Dieton!"(Dio-Dieto).

En Serbio kie la plejmulto estas ortodoksa la frazo estas iom malsimila. Por ekzemple iu gratulas al iu Kristnaskon. Tiu unua diras : "Христос се роди!" (Hristos se rodi!)-Kristo naskiĝis!. La dua ulo tiam respondas: "Ваистину се роди!" (Vaistinu se rodi!)-Vere Li naskiĝis!

En Serbio estas ankaŭ uzata la sama frazo kiel en Kroatio, iom malsimila en vortfarado: "Srećan Božić!" (Sreĉan Boĵiĉ!)

Do dependas de lando kaj ĝia oficiala religio. La vorto "Kristnasko" almenaŭ en Kroatio kaj Serbio estas koncernita kun Dio aŭ Dieto (en ambaŭ landoj) kaj kun Kristo (en Serbio).

ljbookworm (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 19:24:13

En la skota gaela lingvo- Nollaig chridheil agus bliadhna mhath ùr!

sinjoro (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 20:58:04

Ironchef:
Kiel estas tradukitaj literume la verzioj slavaj?
La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"

Eddycgn (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 20:58:14

Hispanio:En la hispana oni skribas ¡ komence de la frazo, do:

¡Feliz navidad!
Así?
¡Feliz Navidad!

¡ = Alt+0161

Eddycgn (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2010, 21:02:28

ljbookworm:En la skota gaela lingvo- Nollaig chridheil agus bliadhna mhath ùr!
Tre longa!
Kio ĝi signifas vorte?

zan (הצגת פרופיל) 24 בדצמבר 2010, 07:53:54

En la japana; merii kurisumasu (laŭ japana prononco de Merry Christmas)
Ŝajnas al mi, ke japanoj malofte dirias "kurisumasu omedetou"(japana traduko de Merry Christmas). Ni japanoj festas Kristnaskon sed verŝajne pensas, ke Kristnasko estas alilanda festo. Tial ni ne diras japane "omedetou" al Kristnasko, laŭ mia rezonado.

Koracio (הצגת פרופיל) 25 בדצמבר 2010, 14:50:51

En la hungara:

Boldog karácsonyt!

fekaldemokratio (הצגת פרופיל) 25 בדצמבר 2010, 16:08:28

sinjoro:La pola Wesołych Świąt signifas laŭvorte "gajajn festojn"
Kaj por pliklarigi, ke temas pri Kristnasko, oni povas aldoni Bożego Narodzenia ("de Dia Naskiĝo").

Do Wesołych Świąt Bożego Narodzenia al ĉiuj, eĉ al sinjoro, kiu en alia fadeno akuzis min, ke mi ne scias Esperanton, sed ial daŭre ne deziras diri, kie mi montris tiun nescion.

vidas vandenis (הצגת פרופיל) 25 בדצמבר 2010, 17:28:23

Feliz Navidad!

Feliz Natal!

Joyeu× Noël!

Merry Christmas!

Bonvolu kompletigi per via lingvo ...!

Maligayang Pasko~![/quote]Linksmų Kalėdų!Gajan Kristnaskon!

לראש הדף