目次へ

Se X, blaa blaa... Kiel diras mi then?

Genjix,2010年12月30日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Genjix (プロフィールを表示) 2010年12月30日 5:23:15

Ekzemple:

Se jes (then) vi faru ion.

Se vi ŝatus ian aĵon (then) mi ŝatus vin.

Dankon!

Sxak (プロフィールを表示) 2010年12月30日 5:40:36

ĉi tie then = do

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年12月30日 10:09:20

Ŝak:ĉi tie then = do
Ne vere. Do oni uzas por montri logikan sekvon de argumentoj. En la okazo, pri kiu parolas Genjix, oni uzas tiam.

Sxak (プロフィールを表示) 2010年12月30日 10:22:31

hm. Dankon. Ŝajnas, ke mi antaŭ longe miskomprenis unu rusan vortaron, kiu konsilas ĝuste "do" ĉi tie. Nun mi traserĉis ĉiujn fontojn, kaj trovis, ke vi ŝajne pravas.

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年12月30日 13:25:54

En NPIV la dua difino de 'tiam' estas ja 'ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj', sed mi trovas tute logika 'Se jes, do vi faru tion'.

Tamen, eble mi dirus 'Se vi ŝatas kalvulojn, tiam mi plaĉos al vi' (mi estas kalva).

Oni ankaŭ povas diri 'en tiu kazo'

chicago1 (プロフィールを表示) 2011年1月4日 20:51:37

Oni ankaŭe povus diri "tiukaze."
Sed mi preferus "do."

T0dd (プロフィールを表示) 2011年1月7日 0:09:41

chicago1:Oni ankaŭe povus diri "tiukaze."
Sed mi preferus "do."
Mi preferas "tiukaze", kaj mi opinias ke "do" ne estas ĝusta.

Do = tial = pro tio. Angle, "therefore" or "so"; france "donc"; ktp. La signifo ne estas la sama kiel "tiukaze".

Todd

Hispanio (プロフィールを表示) 2011年1月7日 1:20:07

Tiukaze kaj (ĉi) tiam estas ĝustaj ankaŭ por mi.

先頭にもどる