ورود به محتوا

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

از Terurĉjo, 13 مهٔ 2007

پست‌ها: 73

زبان: Esperanto

Miland (نمایش مشخصات) 16 ژانویهٔ 2010،‏ 22:19:17

La reago de Ĝodefo al la prefikso "mal" ŝajnas al mi emocia. Li rajtas al liaj propraj emocioj. Tamen ni klopodu trakti la aferon pli objektive.

Miaopinie la afero estas parto de la longtempa (kaj daŭra!) debato pri neologismoj. Anna Lowenstein en artikolo en la revuo Esperanto de oktobro 2009 atakis neologismojn, dirante ke poetoj kiuj uzas ilin detruas la lingvon. En la decembra 2009 numero respondis du aliaj konataj Esperantistoj, Probhal Gasgupta kaj Istvan Ertl.

Laŭ mia kompreno, Zamenhof konsilis tranviliĝon pri la afero; estas bona skribaĵo de Kalocsay kaj Waringhien en la libro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando (paĝoj 236-238).

PS. Kio estas seltejo? Ĝi ne troviĝas eĉ en PIV 2005!

Sxak (نمایش مشخصات) 17 ژانویهٔ 2010،‏ 3:34:14

Miland:
PS. Kio estas seltejo? Ĝi ne troviĝas eĉ en PIV 2005!
temas verŝajne pri ies tajperaro. seTLejo, ne seltejo

gyrus (نمایش مشخصات) 20 ژانویهٔ 2010،‏ 21:44:32

Mal- vortoj estas ofte iom longaj (malproksima, malfacila, malagrabla), speciale en poezio kaj kantoj.

Taciturn_ (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2010،‏ 18:48:22

Kiam mi renkontis Esperanton unuatempe, la prefikso "mal" faris al mi neniun malbonan sentaĵon. Poste mi forlasis ĝin, kaj tiel pli poste mi lernetis la francan, do nun "mal" tute ne plaĉas al mi per ĝia sonoraĵo, kiu ankaŭ min pensigas pri iu malbona. Ankaŭ estas tute clare al mi ke la prefikso ne devu finiĝi per konsonanto por faciligi la prononcon, kiam la vorto malfinas sin per konsonanta grupo.

Vilinilo (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2010،‏ 20:39:02

Mi malamas la vorton "malgrandan", ĉar ĝi estas malpli malgranda ol sia mala. lango.gif Malbedaŭrinde estas vorteto "eta" lango.gif

Filu (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2010،‏ 21:23:10

Vilinilo:Mi malamas la vorton "malgrandan", ĉar ĝi estas malneestas malpli malgranda ol sia mala. lango.gif Malbedaŭrinde estas malneestas
vorteto "eta" lango.gif
okulumo.gif

Vilinilo (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2010،‏ 22:57:39

Malmaldankon! rido.gif

Filu (نمایش مشخصات) 24 ژانویهٔ 2010،‏ 23:18:38

Via malmaldanko ne malestas malmalbonvenita.

Oŝo-Jabe (نمایش مشخصات) 25 ژانویهٔ 2010،‏ 5:25:17

Iufoje, la mal-vortoj estas iom simila al naciaj vortoj. Ekzemple en la angla:
malino - male
malfunkciiĝi - malfunction

Eddycgn (نمایش مشخصات) 25 ژانویهٔ 2010،‏ 12:48:44

mi eltrovi en la PMEG, Aldono 4, Neologizmoj, la vorton "dificila" = malfacila.
Tiu vorto ŝajne devenas el la itala "difficile" aŭ la hispana "dificil". Mi ne havas ajn problemoj je tio, mi povas selekti laŭplace inter "malfacila" aŭ "dificila".
Ĉu iu ajn havas problemojn je tia solvo?

بازگشت به بالا