Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto
ya Terurĉjo, 13 Mei 2007
Ujumbe: 73
Lugha: Esperanto
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2007 12:25:50 alasiri
Foje, ŝajne Ĝosefo skribis, ke tiaj vortoj entute ne plaĉas al li, ĉar prefikso "mal-" entenas en si malbonan signifon. Mi kontraŭdiris, ke ion malbonan mi ne sentas.
En moderna Esperanto al multaj mal- vortoj ekzistas sinonimoj, ekzemple:
mallonga - kurta
maljuna - olda
malgaja, malĝoja - trista, morna
malbona - mava kaj t.p.
Mi mem preferas uzi tradiciajn mal-vortojn, ĉar mi ne vidas en tiaj vortoj ion malbonan, sed ĵus mi skribis "kurte" en alia fadeno.
Carola skribis "seltejo", mi ne trovis tiun vorton en miaj vortaroj kaj pensis, ke Carola eraris. Tamen estis mi, kiu eraris.
Kia estas via rilato al mal- vortoj, al uzado de "modernaj" aŭ sinonimaj vortoj, kaj ĝenerale al modernigo de Esperanto.
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2007 1:56:41 alasiri
Terurĉjo:Foje, ŝajne Ĝosefo skribis, ke tiaj vortoj entute ne plaĉas al li, ĉar prefikso "mal-" entenas en si malbonan signifon. Mi kontraŭdiris, ke ion malbonan mi ne sentas.Ŝajnas ke en multaj latinidaj lingvoj la vorto "mal" signifas "malbona". Bv konfirmi aŭ malkonfirmi tion
Do li sentas ion malbonan en ĝi kaj tio estas klarigebla
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2007 2:22:00 alasiri
Ĉu dis-?
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2007 4:39:06 alasiri
Terurĉjo:Ŝajnas, ke la angla enhavas ion similan.Aŭ eĉ "mal"...
Ĉu dis-?
Malform
Maladjust
Malevolent
Malcontent
Malady
Kaj eĉ la plinova vorto: Malware.
Ĉiu vorto signifas ion malbonan en la angla.
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2007 5:44:52 alasiri
andreasvc (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2007 6:13:23 alasiri
Malmultaj lingvoj havas vere simalan afikson, kiel mal-. Sed la hungara havas ĝin, laŭ vikipedio.
Sed la mal- vortoj estas pli longa ol la senmalaj sinonimoj, kaj eble malpli belaj. Por mi, tio estas la sola kialo kiam mi uzos ilian, la malmalvortojn
Andybolg (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2007 8:13:17 alasiri
Se la Esperantistoj ne uzas ĝin, la lingvo tuj malfaciliĝas. La homoj, kiuj ne estas de Eŭropo, ne rekonas vortojn kiel "olda" kaj "kurta". Pli simple estas uzi "maljuna"-n kaj "mallonga"-n.
Eĉ multaj homoj de Eŭropo ne povas kompreni niajn novajn vortojn. Ekzemple; mi ne volus kompreni "morna"-n aŭ "mava"-n. Sed "kurta"-n (norvege "kort", germane "kurz") kaj "olda"-n (angle "old") mi facile povas kompreni. Sed mi tamen uzas "mallonga"-n kaj "maljuna"-n.
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 16 Mei 2007 6:49:52 alasiri
Andybolg:Mi tre ŝatas la "mal"-prefikson.Mi pensas, ke vi tute pravas !
Se la Esperantistoj ne uzas ĝin, la lingvo tuj malfaciliĝas. La homoj, kiuj ne estas de Eŭropo, ne rekonas vortojn kiel "olda" kaj "kurta". Pli simple estas uzi "maljuna"-n kaj "mallonga"-n.
Eĉ multaj homoj de Eŭropo ne povas kompreni niajn novajn vortojn. Ekzemple; mi ne volus kompreni "morna"-n aŭ "mava"-n. Sed "kurta"-n (norvege "kort", germane "kurz") kaj "olda"-n (angle "old") mi facile povas kompreni. Sed mi tamen uzas "mallonga"-n kaj "maljuna"-n.
Manu
Andybolg (Wasifu wa mtumiaji) 16 Mei 2007 7:03:13 alasiri
magnifico94 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Januari 2010 3:31:29 alasiri