目次へ

La vorto panbulo

blueclay,2007年5月15日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

blueclay (プロフィールを表示) 2007年5月15日 3:20:21

Saluton!
Mi havas demandon demando.gif. En la vortaro (sur Lernu) panbulo tradukas en botelo, sed en la bildo vortaro (ankaŭ sur Lernu) ĝi vidigas bildon de pano kaj pano en sako, kun la sama difino. Kiu estas ĝusta, la vortaro aŭ la bildo vortaro?

Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年5月15日 4:50:04

Panbulo signifas crumb of bread.

Masacroso (プロフィールを表示) 2007年5月17日 12:37:20

Panbulo signifas: bread with form of ball, a bun.

La tradukado kelkfoje ne estas korekta. lango.gif

Ĝis sal.gif

mnlg (プロフィールを表示) 2007年5月17日 12:43:15

Masacroso:La tradukado kelkfoje ne estas korekta.
Laŭ mia memoro, "korekta" signifas "ĝustiga" do vi eble simple uzu "ĝusta". Povas esti ke mi mismemoras.

Masacroso (プロフィールを表示) 2007年5月17日 14:00:34

mnlg:
Masacroso:La tradukado kelkfoje ne estas korekta.
Laŭ mia memoro, "korekta" signifas "ĝustiga" do vi eble simple uzu "ĝusta". Povas esti ke mi mismemoras.
Mmmm, korekta ekzakte ne signifas ĝustigan. Ili havas similajn signifojn.

Korekta -> sen eraroj (ĝi ne esprimas gradon, ĝi esprimas faktojn, ĝi esprimas definitan situacion)
Ne korekta -> erara

Ĝusta -> severe konforma al la vero aŭ regulo (ĝi esprimas gradon de konformeco aŭ vereco, ĝi esprimas ne tute definitan situacion, ĝi esprimas ekzaktecon)

Ne ĝusta -> ne severe konforma al la vero aŭ regulo

Ĝustigi -> fari iun aŭ ion ĝusta

Ĝustiga -> ???, ion aŭ iun kiu farigis aŭ farigas alian aĵon ĝusta?

La signifo de ĝusta ne necese implicas ke ekzistas aŭ ne ekzistas eraroj. Tamen la signifo de korekta implicas ke ekzistas aŭ ne ekzistas eraroj. Tamen ili povas uziĝi sinonime laŭ la situacio, sed mi pensas ke ne estas korekta en ĉi tiu situacio.

Mia frazo povas skribiĝi ankaŭ tiel:

La tradukado kelkfoje estas ne korekta.
La tradukado kelkfoje estas nekorekta.
La tradukado kelkfoje estas erara.

Ĝis

Kwekubo (プロフィールを表示) 2007年5月17日 16:41:52

blueclay:Saluton!
Mi havas demandon demando.gif. En la vortaro (sur Lernu) panbulo tradukas en botelo, sed en la bildo vortaro (ankaŭ sur Lernu) ĝi vidigas bildon de pano kaj pano en sako, kun la sama difino. Kiu estas ĝusta, la vortaro aŭ la bildo vortaro?
Dankon pro la atentigo, mi korektis la tradukon en la vortaro. Ĉi vortaro ne estis speciale farita por lernu!, do oni ankoraŭ prilaboras ĝin por forigi la antaŭajn erarajn tradukojn.

blueclay (プロフィールを表示) 2007年5月18日 0:13:16

Dankon! Mi komprenas nun. rideto.gif

Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月20日 10:07:13

blueclay:Dankon! Mi komprenas nun. rideto.gif
Mi ne komprenas. La panbulo ne estas simpla bulko ?

Chainy (プロフィールを表示) 2010年5月17日 11:29:38

Mielo:Mi ne komprenas. La panbulo ne estas simpla bulko ?
Sur tiu foto certe estas 'bulkoj'. Sed, mi ne certas, ĉu oni nomas ilin ankaŭ 'panbulojn'

Espi (プロフィールを表示) 2010年5月18日 13:41:15

Mi opinias, ke panbulo estas simpla rondforma pano, havanta ĉ. 25 cm en la diametro, kiu ankaŭ ĉe ni estas aĉetebla.
Laŭ PIV ĝi estas bula pano, sed mi ni povas imagi tian panon praktike, ĉar ĝi certe forrulus. Eble ĉu vi?

Amike

先頭にもどる