본문으로

Komencanta Demando...

글쓴이: Decae, 2011년 2월 3일

글: 9

언어: Esperanto

Decae (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오전 1:13:18

Mi scivolata ĉu ni kapablas mankigi komprenitajn vortojn. Ekzemple: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?

Kaj ankaŭ, bonvolu korekti mian Esperanton.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오전 6:06:07

Tio estas ĝenerale ebla, kiam la kunteksto tute klare komprenigas, kiuj vortoj estas ellasitaj.

Mustelvulpo (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오후 10:17:40

Decae: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?
Vi povus diri "Mi estas Keit," sed diri nur "Estas Keit" estas malklare rigarde ĉu vi parolas pri vi mem aŭ alia persono.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 4일 오전 5:56:59

Mustelvulpo:
Decae: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?
Vi povus diri "Mi estas Keit," sed diri nur "Estas Keit" estas malklare rigarde ĉu vi parolas pri vi mem aŭ alia persono.
Depende de la kunteksto, ĝi povas esti klara. Kiam oni respondas al demando kiu estas via nomo?, mi ne opinius la mallongan formon estas Keit eraro (sed nur kaŭzita de parolmaldiligenteco).

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:23:23

Terurĉjo:bonvolu imagi, ke mi staras antaŭ alia homo kaj rigardas al ties vizaĝo.

kiel mi staras: ĉu vizaĝo al vizaĝo aŭ vizaĝo kontraŭ vizaĝo aŭ eĉ vizaĝo antaŭ vizaĝo?

Anticipe dankema
Laŭ mi ambaŭ eblas.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:42:37

Terurĉjo:darko, dum vi respondis, mi aldonis trian varianton malgajo.gif
Ha. Mi ne vidis tiun. Mi ne scias, ĉu bonas la varianto kun antaŭ. Mi ne dirus tiel.

Chainy (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오후 12:05:34

Terurĉjo:bonvolu imagi, ke mi staras antaŭ alia homo kaj rigardas al ties vizaĝo.

kiel mi staras: ĉu vizaĝo al vizaĝo aŭ vizaĝo kontraŭ vizaĝo aŭ eĉ vizaĝo antaŭ vizaĝo?

Anticipe dankema
En ĉi tiu kunteksto, mi pensas ke oni certe povas uzi 'al' aŭ 'kontraŭ'. En la Tekstaro estas du ekzemploj de 'kontraŭ'. Mi ne povas trovi ekzemplojn de 'vizaĝo antaŭ vizaĝo'.

Persone, mi preferas 'vizaĝo al vizaĝo', ĉar ĝi estas pli mallonga formo! Ĝi ja povas signifi movadon, kiel en la frazo "Alfred... turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo". Sed, mi pensas ke estas tute kompreneble se oni uzas tian esprimon ankaŭ en la frazo "Ili staris vizaĝo al vizaĝo".

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 13일 오후 7:52:35

Terurĉjo:ĉu oni brosas dentoj aŭ purigas ĝij? lango.gif
Ambaŭ. Oni purigas ilin per brosado.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 13일 오후 8:01:48

Terurĉjo:ankaŭ mi antaŭe deziris anstataŭigi la avataron al:
Mi preferis traduki ĝin al Esperanto. Tio tamen tute ne plu rilatas al la fadentemo ... ekstertemo.gif

다시 위로