본문으로

Komencanta Demando...

글쓴이: Decae, 2011년 2월 3일

글: 15

언어: Esperanto

Decae (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오전 1:13:18

Mi scivolata ĉu ni kapablas mankigi komprenitajn vortojn. Ekzemple: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?

Kaj ankaŭ, bonvolu korekti mian Esperanton.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오전 6:06:07

Tio estas ĝenerale ebla, kiam la kunteksto tute klare komprenigas, kiuj vortoj estas ellasitaj.

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오후 12:31:31

Decae:Mi scivolata ĉu ni kapablas mankigi komprenitajn vortojn. Ekzemple: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?

Kaj ankaŭ, bonvolu korekti mian Esperanton.
mi fieras - mi denove instruas

"Mi scivolata" - de kiu vi estas scivolata?
"voli" kaj "scii" estas verboj transitivaj, do eblas fari pasivajn participojn - volata kaj sciata, sed scivoli LMMO netransitiva estas kaj principe ne havas pasivan participon.

Nu kial oni ne skribas, ne esprimas proprajn pensojn simple - mi scivolas, mi volas scii...? Aŭ finfine - mi estas scivolanta?

Decae:ĉu ni kapablas mankigi komprenitajn vortojn.
O, mia kapo!!! kial ne "ĉu ni povas ne uzi" ...aŭ "ĉu ni rajtas ne diri..."?

Respondo: vi povas kaj rajtas, sed por kio, kiucele?

Dialogo:
- kiu estas via nomo?
- mia nomo estas Keit. (aŭ eĉ pli simple - Keit, "estas" tiukaze superflua estas.)

ne forgesu uzi verbo esti kaj akuzativo, ĉar frazoj sen la verbo kaj akuzativo nekompreneblaj kaj malbonaj, tiaj frazoj oni evitu uzadi.

Decae:Ĉu ĝin permisas?
Ĉu tia parol-maniero (vort-uzado, lingvaĵo) estas permesita?
Ĉu la reguloj de Esperanto permesas diri tiel?

ŝajnas al mi, ke ni nenion koncernan trovos en la reguloj, sed mi rekomendus komence skribi kaj paroli plej simple kaj uzante kompletajn frazojn por bona kaj klara komprenado.

mi forviŝis laboran ŝviton de sur mia frunto. sal.gif

RESUME: "Mi volas scii, ĉu ni povas ne uzi anticipe kompreneblajn vortojn. Ekzemple: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu tia uzado estas permesata?"

RESPONDO: Ne, oni ne povas tiel mallongigi frazojn, ĉar perdiĝas senco de parolita esprimo.

- Saluton! Estas Keit.
- Kiu?
- Mi.
- Aaaaa.

Mustelvulpo (프로필 보기) 2011년 2월 3일 오후 10:17:40

Decae: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?
Vi povus diri "Mi estas Keit," sed diri nur "Estas Keit" estas malklare rigarde ĉu vi parolas pri vi mem aŭ alia persono.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 4일 오전 5:56:59

Mustelvulpo:
Decae: Mia nomo estas Keit = Estas Keit. Ĉu ĝin permisas?
Vi povus diri "Mi estas Keit," sed diri nur "Estas Keit" estas malklare rigarde ĉu vi parolas pri vi mem aŭ alia persono.
Depende de la kunteksto, ĝi povas esti klara. Kiam oni respondas al demando kiu estas via nomo?, mi ne opinius la mallongan formon estas Keit eraro (sed nur kaŭzita de parolmaldiligenteco).

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 2월 4일 오후 7:31:29

Terurĉjo:mi fieras - mi denove instruas
fiero - fia ero rido.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:21:46

bonvolu imagi, ke mi staras antaŭ alia homo kaj rigardas al ties vizaĝo.

kiel mi staras: ĉu vizaĝo al vizaĝo aŭ vizaĝo kontraŭ vizaĝo aŭ eĉ vizaĝo antaŭ vizaĝo?

Anticipe dankema

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:23:23

Terurĉjo:bonvolu imagi, ke mi staras antaŭ alia homo kaj rigardas al ties vizaĝo.

kiel mi staras: ĉu vizaĝo al vizaĝo aŭ vizaĝo kontraŭ vizaĝo aŭ eĉ vizaĝo antaŭ vizaĝo?

Anticipe dankema
Laŭ mi ambaŭ eblas.

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:25:14

darko, dum vi respondis, mi aldonis trian varianton malgajo.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 5일 오전 8:42:37

Terurĉjo:darko, dum vi respondis, mi aldonis trian varianton malgajo.gif
Ha. Mi ne vidis tiun. Mi ne scias, ĉu bonas la varianto kun antaŭ. Mi ne dirus tiel.

다시 위로