Al la enhavo

Al kiu devas aparteni la Kuriloj?

de Fuzzy, 2011-februaro-21

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-21 18:54:34

Kio estas via opinio pri la temo, kaj kial?

etala (Montri la profilon) 2011-februaro-21 19:12:18

Rusio kaj Japanio ne povas ambaŭposedi?

(Eĉ se tiapensado estas naivete.)

Ĉu ili konkursas pro resursoj? Ĉu estas petrolo kaj/aŭ valorfiŝoj?

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-21 23:10:19

Mi ĵus vidis wiki anglalingvan artikolon pri la afero. Estas pli malgranda viki artikoleton.

Miakomprene, post la dua mondmilito Sovetio venkis la Kurilojn. Nun ĉiuj loĝantoj estas rusaj civitanoj. Tamen en Japanio estas homoj, kies gepatroj forpeliĝis el la insuloj.

Eble jen okazo por Esperanto pruvi sian kapablecon kiel internacia pacigilo. Ĉu eblas starigi grupon por dialogo inter parolantoj de Esperanto el Japanio kaj Rusio por diskuti la estontecon de la insuloj?

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-21 23:13:32

Mi proponas ke la Kuriloj devenu sendependaj kaj internacionalaj kaj oni konstruu konferencpalacon por amike diskuti la pacajn rilatojn inter Rusio kaj Japanio.

Oni faru tie belajn ĝardenojn por promenigi kaj dometojn por seksumadi (Ekz.Ivan kun Ĉio-ĉio-san).

Ĉiuj kiuj alvenus al la Kuriloj devus lerni esperanton.

sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-21 23:17:02

Eddycgn:Mi proponas ke .. oni konstruu konferencpalacon por amike diskuti la pacajn rilatojn inter Rusio kaj Japanio...
Ha, bona ideo! Tio pensigas min pri internacia Esperanto-parolanta konferenco inter japanoj kaj rusoj (kies ejo estu via sugesta palaco), kiu celos al "traktado" inter la ĉe-estantaj Esperantistoj!

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-21 23:52:45

Eddycgn:Mi proponas ke .. oni konstruu konferencpalacon por amike diskuti la pacajn rilatojn inter Rusio kaj Japanio...
Mi samopinias tion, sed kaj japanoj kaj rusoj estas tro obstinaj por pace interamikiĝi (kompreneble escepte de Esperantistoj okulumo.gif ). Ambaŭ obstine asertas pri sia rajto al la insuloj. Eĉ se pacemaj esperantistoj montrus pacan solvon, aliaj ne-esperantistoj sendube ne atentus ĝin.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-22 09:07:24

zan, laŭ vi, kia devus esti la paca decido? Ĉu la nuna situacio ne estas sufiĉe paca? ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-22 09:12:13

etala:
Ĉu ili konkursas pro resursoj? Ĉu estas petrolo kaj/aŭ valorfiŝoj?
Jes, tie multas naturaj resursoj, mineralaj kaj fiŝaj.
Sed pli grava estas, ke pro tio, ke la insuloj apartenas al Ruslando, tuta Oĥotska maro okazas interna maro de ĝi.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-februaro-22 09:53:34

Miland:
Miakomprene, post la dua mondmilito Sovetio venkis la Kurilojn. Nun ĉiuj loĝantoj estas rusaj civitanoj.
Jes, ĝuste!
Miland:
Tamen en Japanio estas homoj, kies gepatroj forpeliĝis el la insuloj.

Eble jen okazo por Esperanto pruvi sian kapablecon kiel internacia pacigilo. Ĉu eblas starigi grupon por dialogo inter parolantoj de Esperanto el Japanio kaj Rusio por diskuti la estontecon de la insuloj?
Plejverŝajne Ruslando redonos la Kurilojn ne pli frue ol Britio redonos la Malvinojn ridulo.gif

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-22 12:44:04

Fuzzy:zan, laŭ vi, kia devus esti la paca decido? Ĉu la nuna situacio ne estas sufiĉe paca? ridulo.gif
Ne, ĉar multaj japanoj plendas pri tio. Kaj iuj el ni malamas Rusion, kaj repage Japanion malamas iuj rusoj.(Laŭ lastatempa novaĵo ambaŭ ekstremuloj difektis la flagon unu de la alia.) Ĉu vi diras, ke tio estas paca?

Paca decido devus esti tio, ke tuj post la fino de la dua mond-milito Rusio redonus ilin al Japanio. Ĉar Rusio invadis tien elpelante japanajn loĝantojn por milita donaco. Kaj tio okazis eĉ post malvenko de Japanio.

Sed tamen jam ŝajnas tro malfrue. Do mi nur volas, ke la malgrandajn du(Habomaioj kaj Ŝikotano) Rusio redonu al Japanio. Aliaj japanoj eble alie opinias.

Reen al la supro