Ujumbe: 58
Lugha: Esperanto
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 6:54:34 alasiri
etala (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 7:12:18 alasiri
(Eĉ se tiapensado estas naivete.)
Ĉu ili konkursas pro resursoj? Ĉu estas petrolo kaj/aŭ valorfiŝoj?
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 11:10:19 alasiri
Miakomprene, post la dua mondmilito Sovetio venkis la Kurilojn. Nun ĉiuj loĝantoj estas rusaj civitanoj. Tamen en Japanio estas homoj, kies gepatroj forpeliĝis el la insuloj.
Eble jen okazo por Esperanto pruvi sian kapablecon kiel internacia pacigilo. Ĉu eblas starigi grupon por dialogo inter parolantoj de Esperanto el Japanio kaj Rusio por diskuti la estontecon de la insuloj?
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 11:13:32 alasiri
Oni faru tie belajn ĝardenojn por promenigi kaj dometojn por seksumadi (Ekz.Ivan kun Ĉio-ĉio-san).
Ĉiuj kiuj alvenus al la Kuriloj devus lerni esperanton.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 11:17:02 alasiri
Eddycgn:Mi proponas ke .. oni konstruu konferencpalacon por amike diskuti la pacajn rilatojn inter Rusio kaj Japanio...Ha, bona ideo! Tio pensigas min pri internacia Esperanto-parolanta konferenco inter japanoj kaj rusoj (kies ejo estu via sugesta palaco), kiu celos al "traktado" inter la ĉe-estantaj Esperantistoj!
zan (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2011 11:52:45 alasiri
Eddycgn:Mi proponas ke .. oni konstruu konferencpalacon por amike diskuti la pacajn rilatojn inter Rusio kaj Japanio...Mi samopinias tion, sed kaj japanoj kaj rusoj estas tro obstinaj por pace interamikiĝi (kompreneble escepte de Esperantistoj

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2011 9:07:24 asubuhi

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2011 9:12:13 asubuhi
etala:Jes, tie multas naturaj resursoj, mineralaj kaj fiŝaj.
Ĉu ili konkursas pro resursoj? Ĉu estas petrolo kaj/aŭ valorfiŝoj?
Sed pli grava estas, ke pro tio, ke la insuloj apartenas al Ruslando, tuta Oĥotska maro okazas interna maro de ĝi.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2011 9:53:34 asubuhi
Miland:Jes, ĝuste!
Miakomprene, post la dua mondmilito Sovetio venkis la Kurilojn. Nun ĉiuj loĝantoj estas rusaj civitanoj.
Miland:Plejverŝajne Ruslando redonos la Kurilojn ne pli frue ol Britio redonos la Malvinojn
Tamen en Japanio estas homoj, kies gepatroj forpeliĝis el la insuloj.
Eble jen okazo por Esperanto pruvi sian kapablecon kiel internacia pacigilo. Ĉu eblas starigi grupon por dialogo inter parolantoj de Esperanto el Japanio kaj Rusio por diskuti la estontecon de la insuloj?

zan (Wasifu wa mtumiaji) 22 Februari 2011 12:44:04 alasiri
Fuzzy:zan, laŭ vi, kia devus esti la paca decido? Ĉu la nuna situacio ne estas sufiĉe paca?Ne, ĉar multaj japanoj plendas pri tio. Kaj iuj el ni malamas Rusion, kaj repage Japanion malamas iuj rusoj.(Laŭ lastatempa novaĵo ambaŭ ekstremuloj difektis la flagon unu de la alia.) Ĉu vi diras, ke tio estas paca?
Paca decido devus esti tio, ke tuj post la fino de la dua mond-milito Rusio redonus ilin al Japanio. Ĉar Rusio invadis tien elpelante japanajn loĝantojn por milita donaco. Kaj tio okazis eĉ post malvenko de Japanio.
Sed tamen jam ŝajnas tro malfrue. Do mi nur volas, ke la malgrandajn du(Habomaioj kaj Ŝikotano) Rusio redonu al Japanio. Aliaj japanoj eble alie opinias.