Ni lernu la Germanan!
de remy_boligee, 5 de marzo de 2011
Aportes: 20
Idioma: Esperanto
Kirilo81 (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2011 19:20:48
darkweasel:En la fino de springst estas nur tri sonoj, [ng], kaj [t], ja ne temas pri la grafemoj.
Ĝi ne estas la sola. Plia - fakte eĉ pli ofta - ekzemplo estas: du springst /du ŝpringst/ = "vi (ci) saltas".
Mi ĝis nun vane serĉis aliajn vortojn kun la sama silaba strukturo, bedaŭrinde ne ekzistas verbo devenanta de Strumpf (kiu tamen havus nur kvar finajn sonojn, ĉar pf estas unu fonemo).
darkweasel (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2011 19:23:32
Kirilo81:Eble tio ĉi estas regiona diferenco, sed mi (vienano) ja ĉiam klare elparolas la g-sonon en via "ng"-fonemo - almenaŭ se ĝi ne estas silabofina.
En la fino de springst estas nur tri sonoj, [ng], kaj [t], ja ne temas pri la grafemoj.
Eddycgn (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2011 19:25:31
Korekte?
darkweasel (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2011 19:27:59
Eddycgn:Mi ne konas la ĉeĥa, do mi scias ke estas vortoj sen vokaloj:Pri tiuj vortoj mi ne scias, sed mi ja povas tion imagi - vidu strč prst skrz krk.
vlc (lupo), smrt (morto).
Korekte?
dobri (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2011 16:49:53
Eddycgn:Mi ne konas la ĉeĥan, do mi scias ke estas vortoj sen vokaloj:Ĝuste devus esti "vlk". Similaj vortoj estas pluraj en la ĉeĥa lingvo: prchl (li fuĝis), prs (mamo), prst (fingro), prsť (humo), smlč (ne malkaŝu), smrk(piceo), smršť (ciklono), smrž (morkelo), hlt (gluto), ztvrdl (ĝi malmoliĝis), vrh (ĵeto), vrch(monteto), vrt (boraĵo) ktp.
vlc (lupo), smrt (morto).
Korekte?
Eddycgn (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2011 20:10:45
dobri:Ĝuste devus esti "vlk". Similaj vortoj estas pluraj en la ĉeĥa lingvo: prchl (li fuĝis), prs (mamo), prst (fingro), prsť (humo), smlč (ne malkaŝu), smrk(piceo), smršť (ciklono), smrž (morkelo), hlt (gluto), ztvrdl (ĝi malmoliĝis), vrh (ĵeto), vrch(monteto), vrt (boraĵo) ktp.Mirinde!
Oni povas krei lingvon tute sen vokaloj!
Verŝajne ĝi jam ekzistas... sur Marto aŭ aliloke en la universo!
Aŭ tute sen konsonantoj. Interese!
Koracio (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2011 10:39:36
darkweasel (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2011 11:23:55
Koracio:Surdmutulo estas en la germana Taubstumme, kaj estas ankaŭ ofenda vorto. La korekta vorto estas Gehörlose.Fakte mi ne sentas "taubstumm" kiel ofendan, sed eble la surdmutuloj mem ja. Mi ne estas spertulo pri "politika korekteco".
La adjektivo "gehörlos" ne esprimas mutecon sed nur surdecon. Tamen certe realmonde surdeco ja kaŭzas mutecon ĉar surduloj ne povas lerni lingvon.
darkweasel (Mostrar perfil) 11 de mayo de 2011 17:53:40
Koracio (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2011 19:44:13