К содержанию

Ni lernu la Germanan!

от remy_boligee, 5 марта 2011 г.

Сообщений: 20

Язык: Esperanto

Kirilo81 (Показать профиль) 6 марта 2011 г., 19:20:48

darkweasel:
Ĝi ne estas la sola. Plia - fakte eĉ pli ofta - ekzemplo estas: du springst /du ŝpringst/ = "vi (ci) saltas".
En la fino de springst estas nur tri sonoj, [ng], kaj [t], ja ne temas pri la grafemoj.
Mi ĝis nun vane serĉis aliajn vortojn kun la sama silaba strukturo, bedaŭrinde ne ekzistas verbo devenanta de Strumpf (kiu tamen havus nur kvar finajn sonojn, ĉar pf estas unu fonemo). rido.gif

darkweasel (Показать профиль) 6 марта 2011 г., 19:23:32

Kirilo81:
En la fino de springst estas nur tri sonoj, [ng], kaj [t], ja ne temas pri la grafemoj.
Eble tio ĉi estas regiona diferenco, sed mi (vienano) ja ĉiam klare elparolas la g-sonon en via "ng"-fonemo - almenaŭ se ĝi ne estas silabofina.

Eddycgn (Показать профиль) 6 марта 2011 г., 19:25:31

Mi ne konas la ĉeĥan, do mi scias ke estas vortoj sen vokaloj:
vlc vlk (lupo), smrt (morto).
Korekte?

darkweasel (Показать профиль) 6 марта 2011 г., 19:27:59

Eddycgn:Mi ne konas la ĉeĥa, do mi scias ke estas vortoj sen vokaloj:
vlc (lupo), smrt (morto).
Korekte?
Pri tiuj vortoj mi ne scias, sed mi ja povas tion imagi - vidu strč prst skrz krk.

dobri (Показать профиль) 7 марта 2011 г., 16:49:53

Eddycgn:Mi ne konas la ĉeĥan, do mi scias ke estas vortoj sen vokaloj:
vlc (lupo), smrt (morto).
Korekte?
Ĝuste devus esti "vlk". Similaj vortoj estas pluraj en la ĉeĥa lingvo: prchl (li fuĝis), prs (mamo), prst (fingro), prsť (humo), smlč (ne malkaŝu), smrk(piceo), smršť (ciklono), smrž (morkelo), hlt (gluto), ztvrdl (ĝi malmoliĝis), vrh (ĵeto), vrch(monteto), vrt (boraĵo) ktp.

Eddycgn (Показать профиль) 7 марта 2011 г., 20:10:45

dobri:Ĝuste devus esti "vlk". Similaj vortoj estas pluraj en la ĉeĥa lingvo: prchl (li fuĝis), prs (mamo), prst (fingro), prsť (humo), smlč (ne malkaŝu), smrk(piceo), smršť (ciklono), smrž (morkelo), hlt (gluto), ztvrdl (ĝi malmoliĝis), vrh (ĵeto), vrch(monteto), vrt (boraĵo) ktp.
Mirinde!
Oni povas krei lingvon tute sen vokaloj!
Verŝajne ĝi jam ekzistas... sur Marto aŭ aliloke en la universo!

Aŭ tute sen konsonantoj. Interese!

Koracio (Показать профиль) 9 мая 2011 г., 10:39:36

Surdmutulo estas en la germana Taubstumme, kaj estas ankaŭ ofenda vorto. La korekta vorto estas Gehörlose.

darkweasel (Показать профиль) 9 мая 2011 г., 11:23:55

Koracio:Surdmutulo estas en la germana Taubstumme, kaj estas ankaŭ ofenda vorto. La korekta vorto estas Gehörlose.
Fakte mi ne sentas "taubstumm" kiel ofendan, sed eble la surdmutuloj mem ja. Mi ne estas spertulo pri "politika korekteco".

La adjektivo "gehörlos" ne esprimas mutecon sed nur surdecon. Tamen certe realmonde surdeco ja kaŭzas mutecon ĉar surduloj ne povas lerni lingvon.

darkweasel (Показать профиль) 11 мая 2011 г., 17:53:40

Koncerne mian antaŭan mesaĝon, la adjektivo taubstumm okazas en 14 paragrafoj de la (hodiaŭ validaj) Aŭstrujaj leĝoj. Ne estas do tre defendebla la vidpunkto, ke temas pri vorto "ofenda" ...

Koracio (Показать профиль) 16 мая 2011 г., 19:44:13

La plimulto de la surduloj lernas paroli je la lernejo. Kiuj surduloj ne povas paroli, tiuj ankaŭ ne sentas sin esti muta, ĉar ili ja parolas ian signolingvon, kiun ili sentas esti ankaŭ parolita lingvo, ne alia metodo de komunikado. Ili ne volas esti konfuzita kun la mutuloj.

Наверх