შეტყობინებები: 125
ენა: Esperanto
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 10:32:25
Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
orchideo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 10:59:48
sudanglo:Lastatempe ekestis longega kaj vigla fadeno en la anglalingva forumo, kiu ampleksis multajn subtemojn.Lau mia opinio kaj laũ REVO estas matenmanĝi transitiva same kiel verspermanĝi. Mi ne bone komprenas, al kio vi celas?
Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 11:41:19
Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.
Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).
orchideo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 12:04:53
sudanglo:Orkideo, la ĝenerala opinio inter spertaj Esperantistoj estas ke 'matenmanĝi' estas ne-transitiva (kaj tiel indikas NPIV2005).Dankon pro via klarigo! Post nur 5 monatoj lernado mi sendube ne estas sperta! Pardonu mia stulta rimarko!
Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.
Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 12:12:23
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 12:24:16
sudanglo:Tute ne, ĉar tio ja ne estas vera.
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
marcuscf (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 13:30:32
sudanglo:Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.Se iu dirus al mi "Ni matenmanĝis je pano kaj kafo", mi tuj pensus ke "pano kaj kafo" iumaniere nerekete rilatas al la matenmanĝo. Eble ili eĉ ne estis manĝitaj!
Mi scias ke tio estas ja absurda (kion oni farus al pano kaj kafo krom manĝi kaj trinki ilin?), sed mi plu pensus kial oni ne uzis la pli rektan esprimon (kun akuzativo).
"La pano estis matenmanĝita" sonas ĝusta al miaj oreloj.
Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 14:15:59
sudanglo:Transitiveco de la verboj estas eco tikla kaj ne sendisputebla. Fakte tiu eco estas elpensaĵo por proksimume klarigi akuzativon por tiuj, kiuj ne komprenas ĝin, tial ĝi en realo ne ekzistas ("ni iru la vojon celitan" - ĉu "iri" estas transitiva?).
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
La verbo manĝi povas esti uzata kaj transitive (mi manĝas panon) kaj netransitive (mi manĝas ĉiutage) Ĉu oni povas diri, ke tiu verbo estas certe transitiva aŭ certe netransitiva?
Laŭ mia opinio same povas esti uzata ankaŭ matenmanĝi, sed ĝia signifo estas pli proksima al tiuj signifoj de manĝi, kiuj estas netransitivaj. Eble tial ĝi pli ofte estas uzata netransitive. Sed laŭ mia opinio ne estas eraro diri "mi matanmaĝis panon" kaj mi ne dirus, ke ĝi estas certe netransitiva.
Mi opinias, ke matenmanĝi estas unu el tiuj verboj, kies transitiveco ne valoras disputon. Oni povas uzi ĝin ambaŭvariante.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 17:31:33
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2011 18:04:30
Tamen la autaŭsupozo "matenmanĝi estas netransitiva" povas esti kontestata, kaj tion faris la forumanoj.
"ni iru la vojon celitan" - ĉu "iri" estas transitiva?Ne, ĉar oni ne povas diri "*la celita vojo estu irata"
"mi manĝas per pano kaj kafo" estas evitinda, ĉar oni povas diri "mi manĝas pizojn per pano kaj forko", la pano estante ne la aĵo kiun, sed la ilo per kiu, oni manĝas (puŝante la pizojn en la forkon ekzemple).