去目錄頁

Kiel vi pruvus ke ..

sudanglo, 2011年3月10日

讯息: 133

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2011年3月10日上午10:32:25

Lastatempe ekestis longega kaj vigla fadeno en la anglalingva forumo, kiu ampleksis multajn subtemojn.

Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.

Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.

orchideo (显示个人资料) 2011年3月10日上午10:59:48

sudanglo:Lastatempe ekestis longega kaj vigla fadeno en la anglalingva forumo, kiu ampleksis multajn subtemojn.

Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.

Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Lau mia opinio kaj laũ REVO estas matenmanĝi transitiva same kiel verspermanĝi. Mi ne bone komprenas, al kio vi celas?

sudanglo (显示个人资料) 2011年3月10日上午11:41:19

Orkideo, la ĝenerala opinio inter spertaj Esperantistoj estas ke 'matenmanĝi' estas ne-transitiva (kaj tiel indikas NPIV2005).

Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.

Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).

orchideo (显示个人资料) 2011年3月10日下午12:04:53

sudanglo:Orkideo, la ĝenerala opinio inter spertaj Esperantistoj estas ke 'matenmanĝi' estas ne-transitiva (kaj tiel indikas NPIV2005).

Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.

Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).
Dankon pro via klarigo! Post nur 5 monatoj lernado mi sendube ne estas sperta! Pardonu mia stulta rimarko!

sudanglo (显示个人资料) 2011年3月10日下午12:12:23

Tute ne Orkideo. Fakte, la indiko je Reta Vortaro provokis la diskuton.

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月10日下午12:24:16

sudanglo:
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Tute ne, ĉar tio ja ne estas vera. lango.gif

marcuscf (显示个人资料) 2011年3月10日下午1:30:32

sudanglo:Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.
Se iu dirus al mi "Ni matenmanĝis je pano kaj kafo", mi tuj pensus ke "pano kaj kafo" iumaniere nerekete rilatas al la matenmanĝo. Eble ili eĉ ne estis manĝitaj!

Mi scias ke tio estas ja absurda (kion oni farus al pano kaj kafo krom manĝi kaj trinki ilin?), sed mi plu pensus kial oni ne uzis la pli rektan esprimon (kun akuzativo).

"La pano estis matenmanĝita" sonas ĝusta al miaj oreloj.

Sxak (显示个人资料) 2011年3月10日下午2:15:59

sudanglo:
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Transitiveco de la verboj estas eco tikla kaj ne sendisputebla. Fakte tiu eco estas elpensaĵo por proksimume klarigi akuzativon por tiuj, kiuj ne komprenas ĝin, tial ĝi en realo ne ekzistas ("ni iru la vojon celitan" - ĉu "iri" estas transitiva?).
La verbo manĝi povas esti uzata kaj transitive (mi manĝas panon) kaj netransitive (mi manĝas ĉiutage) Ĉu oni povas diri, ke tiu verbo estas certe transitiva aŭ certe netransitiva?
Laŭ mia opinio same povas esti uzata ankaŭ matenmanĝi, sed ĝia signifo estas pli proksima al tiuj signifoj de manĝi, kiuj estas netransitivaj. Eble tial ĝi pli ofte estas uzata netransitive. Sed laŭ mia opinio ne estas eraro diri "mi matanmaĝis panon" kaj mi ne dirus, ke ĝi estas certe netransitiva.
Mi opinias, ke matenmanĝi estas unu el tiuj verboj, kies transitiveco ne valoras disputon. Oni povas uzi ĝin ambaŭvariante.

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月10日下午5:31:33

Fakte min entute ĝenetas la terminoj "transitiva" kaj "netransitiva". Ili ŝajnigas ĉion pli malfacila ol ĝi fakte estas. La demando estu do prefere, ĉu eblas meti en la objekton tion, kion oni matenmanĝas. Kaj laŭ la signifo de tiu verbo ne povas esti ajna dubo ke tio eblas.

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年3月10日下午5:35:47

por mi la frazo "mi matenmanĝas panon kaj kafon" estas tute klara, komprenebla kaj ĝusta. sendube, preskaŭ ĉiuj opinias same.

eĉ se kelkaj havas kontraŭdirojn, ili ne povas ne agnoski, ke ili komprenas la frazon.

konkludo (miavide certe): vole-nevole, sed la verbon matenmanĝi nuntempe oni povas uzi kiel transitivan.

kaj pano kaj kafo povas esti matenmanĝitaj aŭ matenmanĝataj.

PS: mi dirus ne "je pano kaj kafo", sed " per pano kaj kafo".

kvankam en la rusa la sama verbo estas netransitiva

回到上端