前往目錄

Kiel vi pruvus ke ..

貼文者: sudanglo, 2011年3月10日

訊息: 125

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2011年3月10日上午10:32:25

Lastatempe ekestis longega kaj vigla fadeno en la anglalingva forumo, kiu ampleksis multajn subtemojn.

Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.

Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.

orchideo (顯示個人資料) 2011年3月10日上午10:59:48

sudanglo:Lastatempe ekestis longega kaj vigla fadeno en la anglalingva forumo, kiu ampleksis multajn subtemojn.

Unu el tiuj ŝajnas al mi tiel fundamenta, rilate al la demando kiaspeca lingvo Esperanto estas, ke mi lanĉas ĉi tie la pridiskutatan temon, por ke ĝi profitu de la vidpunktoj de pli vasta partoprenantaro.

Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Lau mia opinio kaj laũ REVO estas matenmanĝi transitiva same kiel verspermanĝi. Mi ne bone komprenas, al kio vi celas?

sudanglo (顯示個人資料) 2011年3月10日上午11:41:19

Orkideo, la ĝenerala opinio inter spertaj Esperantistoj estas ke 'matenmanĝi' estas ne-transitiva (kaj tiel indikas NPIV2005).

Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.

Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).

orchideo (顯示個人資料) 2011年3月10日下午12:04:53

sudanglo:Orkideo, la ĝenerala opinio inter spertaj Esperantistoj estas ke 'matenmanĝi' estas ne-transitiva (kaj tiel indikas NPIV2005).

Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.

Ankaŭ ŝajnas strange diri '*la pano estis matenmanĝita' (transitivaj verboj permesas pasivon).
Dankon pro via klarigo! Post nur 5 monatoj lernado mi sendube ne estas sperta! Pardonu mia stulta rimarko!

sudanglo (顯示個人資料) 2011年3月10日下午12:12:23

Tute ne Orkideo. Fakte, la indiko je Reta Vortaro provokis la diskuton.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月10日下午12:24:16

sudanglo:
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Tute ne, ĉar tio ja ne estas vera. lango.gif

marcuscf (顯示個人資料) 2011年3月10日下午1:30:32

sudanglo:Do jena frazo estas stranga '*Ni matenmanĝis panon kaj kafon' - anstataŭ 'Ni matenmanĝis je pano kaj kafo.
Se iu dirus al mi "Ni matenmanĝis je pano kaj kafo", mi tuj pensus ke "pano kaj kafo" iumaniere nerekete rilatas al la matenmanĝo. Eble ili eĉ ne estis manĝitaj!

Mi scias ke tio estas ja absurda (kion oni farus al pano kaj kafo krom manĝi kaj trinki ilin?), sed mi plu pensus kial oni ne uzis la pli rektan esprimon (kun akuzativo).

"La pano estis matenmanĝita" sonas ĝusta al miaj oreloj.

Sxak (顯示個人資料) 2011年3月10日下午2:15:59

sudanglo:
Do, la demando estas, kiel vi pruvus ke matenmanĝi estas ne-transitiva.
Transitiveco de la verboj estas eco tikla kaj ne sendisputebla. Fakte tiu eco estas elpensaĵo por proksimume klarigi akuzativon por tiuj, kiuj ne komprenas ĝin, tial ĝi en realo ne ekzistas ("ni iru la vojon celitan" - ĉu "iri" estas transitiva?).
La verbo manĝi povas esti uzata kaj transitive (mi manĝas panon) kaj netransitive (mi manĝas ĉiutage) Ĉu oni povas diri, ke tiu verbo estas certe transitiva aŭ certe netransitiva?
Laŭ mia opinio same povas esti uzata ankaŭ matenmanĝi, sed ĝia signifo estas pli proksima al tiuj signifoj de manĝi, kiuj estas netransitivaj. Eble tial ĝi pli ofte estas uzata netransitive. Sed laŭ mia opinio ne estas eraro diri "mi matanmaĝis panon" kaj mi ne dirus, ke ĝi estas certe netransitiva.
Mi opinias, ke matenmanĝi estas unu el tiuj verboj, kies transitiveco ne valoras disputon. Oni povas uzi ĝin ambaŭvariante.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月10日下午5:31:33

Fakte min entute ĝenetas la terminoj "transitiva" kaj "netransitiva". Ili ŝajnigas ĉion pli malfacila ol ĝi fakte estas. La demando estu do prefere, ĉu eblas meti en la objekton tion, kion oni matenmanĝas. Kaj laŭ la signifo de tiu verbo ne povas esti ajna dubo ke tio eblas.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月10日下午6:04:30

Estas bona ideo transigi la debaton en esperantan forumon. Tio ebligas havi la opinion de diverslingvanoj, kiu ne estas nepre la sama ol tiu de angla aŭ franclingvanoj.

Tamen la autaŭsupozo "matenmanĝi estas netransitiva" povas esti kontestata, kaj tion faris la forumanoj.
"ni iru la vojon celitan" - ĉu "iri" estas transitiva?
Ne, ĉar oni ne povas diri "*la celita vojo estu irata"

"mi manĝas per pano kaj kafo" estas evitinda, ĉar oni povas diri "mi manĝas pizojn per pano kaj forko", la pano estante ne la aĵo kiun, sed la ilo per kiu, oni manĝas (puŝante la pizojn en la forkon ekzemple). lango.gif

回到上端